La Operaco Marleono (Operaco Marleono, germane Unternehmen Seelöwe) estis invada plano de la nazia Germanio kontraŭ Britio dum la Dua Mondmilito.

Plano de la Operaco Seelöwe

La planado komenciĝis post sukcesa okupado de Francio, en junio de 1940. La planadon partoprenis diversaj germanaj strategistoj, kiuj havis diversajn prioritatojn, pri loko, tempo kaj detaloj. Por sukcese efektivigi la planon, oni devis akiri superecon de la germanaj aerfortoj.

Ĉar ne okazis interkonsento inter la landaj kaj mararmeaj, aerarmeaj fortoj, Hitler envolviĝis kaj decidis pri la sekvaj:

  • La 9-a armeo startas en havenoj de Le Havre kaj Boulogne kaj surbordiĝas en areo inter Bognor kaj Eastbourne
  • La 16-a armeo startas en havenoj Calais, Dunkirko, Ostende, Antverpeno kaj Roterdamo kaj surbordiĝas en areo inter Eastbourne kaj Dover, ambaŭ armeoj sub komandado de generalfeldmarŝalo Gerd von Rundstedt
  • La 6-a armeo restas en Cherbourg sub komandado de generalfeldmarŝalo Wilhelm Ritter von Leeb.

Oni bezonis por tio:

Hitler mem havis skeptikon pri la entrepreno kaj ne uzis premon por efektivigi ĝin. Tion helpis, ke la germanoj ne sukcesis akiri la deziratan aersuperecon. Tiel la landa kaj mararmeo trudis la respondecon al la aerarmeo. Oni ŝovis la invadan daton al la 15-a de septembro de 1940, poste 6 kaj pli poste 3 tagojn, fine al nedifinita dato.

Hitler ordonis jam komence de 1942 la Atlantikan muron por obstakli la atendantan invadon de la anglo-usonaj trupoj.

Vidu ankaŭ redakti