Opereto estas muzika-drama amuza teatroformo , en kiu alternas parolata vorto kun kantado kaj danco. Temas fakte pri kombino de klasika teatraĵo kaj opero. Ĝi estas antaŭulo de la nuntempa muzika komedio kaj muzikalo.

Opereto naskiĝis el la franca opéra comique meze de la 19-a jarcento.

La ĉefaj reprezentantoj de opereta ĝenro estas:

en la 19-a jarcento:

  • Johann Strauss (filo) - Vesperto (1874), Nokto en Venecio (1883), Cigana barono (1885), Viena sango (1899)

en la 20-a jarcento:

  • Emmerich KálmánĈardaŝa princino (1915), Cirka princino (1926), Grafino Marica (1924)
  • Oskar Nedbal - Pola sango (1915), Vinberrikolta festeno (1916)
  • Rudolf FrimlRose Mary (1924), Reĝo de vagabondoj (1925), Tri musketistoj (1928)