Opero

muzika teatra ĝenro, konsistanta el kantataj monologoj aŭ dialogoj kune kun muziko
(Alidirektita el Operkantisto)
Ĉi tiu artikolo temas pri arta ĝenro kaj speco de teatraĵo. Por retumilo rigardu la paĝon Opera (retumilo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Opera.

Opero estas arta ĝenro, en kiu kantistoj kaj muzikistoj prezentas draman verkon kiu kombinas tekston (libreton) kaj partituron, kutime en teatra kunteksto. Opero asimilas multajn el la elementoj de parolata teatro, ekzemple aktoradon, dekoraciojn, kaj kostumojn, kaj fojfoje inkludas dancojn. La prezento estas tipe donata en operejo, akompanate de orkestro aŭ pli malgranda ĉambra muzikistaro.

La Operejo Garnier'a de la Pariza Opéra, unu el la plej famaj operejoj de la mondo.
La Operejo de Sidnejo en Aŭstralio estas unu el la plej famaj modernaj operejoj de la mondo kiu havigas alian aspekton de la opero.
Giuseppe Verdi, de Giovanni Boldini, 1886

Opero estas parto de la okcidenta klasikomuzika tradicio. Ĝi komenciĝis en Italio ĉe la fino de la 16-a jarcento (la perdita Dafne de Jacopo Peri, prezentita en Florenco en 1598) kaj baldaŭ disvastiĝis tra la resto de Eŭropo: Schütz en la germana lingvo, Lully en Francio, kaj Purcell en Anglio, ĉiu helpis establi siajn naciajn tradiciojn dum la 17-a jarcento. En la 18-a jarcento, itala opero daŭre dominis la plimulton de Eŭropo, krom Francio, kiu altiris eksterlandajn komponistojn kiel ekzemple Händel. Opero seria estis la plej prestiĝa formo de itala opero, ĝis Gluck reagis kontraŭ ĝia arteco kun siaj "reformaj" operoj en la 1760-aj jaroj. Nuntempe la plej fama homo pri 18-a-jarcenta opero estas Mozart, kiu komencis kun opero seria sed estas plej fama pro siaj italaj komikaj operoj, aparte La Geedziĝo de Figaro (Le Nozze Di Figaro), Don Juan, kaj Così fan tutte, same kiel La Sorĉfluto (Die Zauberflöte), orientilo en la germana tradicio.

La unua triono de la 19-a jarcento alportis la altpunkton de la belkanta stilo, kun Rossini, Donizetti kaj Bellini; ĉiuj kreis verkojn kiuj daŭre estas prezentitaj nuntempe. Ĝi ankaŭ alportis la aperon de granda opero, karakterizita per la verkoj de Auber kaj Meyerbeer. La meza-ĝis-malfrua 19-a jarcento estis "ora epoko" de opero, gvidata kaj dominata de Richard Wagner en Germanio kaj Verdi en Italio. La populareco de opero daŭris tra la Verisma epoko en Italio, kaj nuntempa franca opero trae al Puccini kaj Richard Strauss en la frua 20-a jarcento. Dum la 19-a jarcento, paralelaj operecaj tradicioj aperis en centra kaj orienta Eŭropo, precipe en Rusio kaj Bohemio. La 20-a jarcento portis multajn eksperimentojn kun modernaj stiloj, kiel ekzemple atonaleco kaj seria muziko (Schönberg kaj Alban Berg), novklasikismo (Stravinskij), kaj minimalismo (Philip Glass kaj John Adams). Kun la alveno de registrada teknologio, kantistoj kiel ekzemple Enrico Caruso koniĝis de spektantaroj preter la cirklo de oper-adorantoj. Operoj ankaŭ estis prezentataj per (kaj skribitaj por) radio kaj televido.

Deveno redakti

 
Claudio Monteverdi en 1640

La vorto opera signifas "laboro" en la itala lingvo (ĝi estas pluralo de la latina vorto opus kun la signifo "verko" aŭ "laboro") kaj sugestas kombino de la artoj de soloa kaj korusa kantado, deklamado, aktorado kaj dancado en enscenigata spektaklo. Dafne, farita de Jacopo Peri, estis la plej frua kompono kiu konsideriĝas kiel opero nuntempe. Ĝi estis ellaboro de intermedio, ofta amuzaĵo de Eŭropaj kortegoj. Ĝi estis skribita ĉirkaŭ 1597, kun libreto de Ottavio Rinuccini (1562–1621), plejparte je la inspiro de elita grupo de kleraj florencaj humanistoj kiuj kunvenadis kiel la Camerata de' Bardi. Signife, Dafne estis provo revivigi la klasikan grekodramon, kaj parto de la pli larĝa reanimado de antikveco, karakterizaĵo de la Renesanco. La membroj de la Camerata pripensis ke la korusaj partoj de grekaj dramoj estis origine kantataj, kaj verŝajne eĉ la tuta teksto de ĉiuj roloj; opero estis tiel elpensita kiel maniero de "reestigado" de tiu aranĝo. Dafne estas bedaŭrinde perdita. Pli posta laboro de Peri, Euridice (1600), estas la unua opera partituro kiu travivis al la nuntempo.

La honoro esti la unua opero kiu ankoraŭ ofte prezentiĝas, aliflanke, apartenas al L'Orfeo de Claudio Monteverdi, komponita por la kortego de Mantuo en 1607. La Mantua kortego de la Gonzaga-oj, la dungantoj de Monteverdi, ludis signifan rolon en la elpenso de opero. Ili dungis ne nur kortegajn kantistojn el la concerto delle donne (ĝis 1598), sed ankaŭ unu el la unuaj faktaj "operkantistoj", Madama Europa.

Voĉoj redakti

Opereca voĉtekniko evoluis, dum la tempo antaŭ elektronikaj laŭtparoliloj, por permesi al kantistoj la produkton de sufiĉe da laŭto por aŭdiĝi super orkestro, sen ke la instrumentistaro devus ege malpliigi sian fortecon. Ario estas parto de pli granda verko kiel opero aŭ kantato. En lirike sentema kantomaniero operaj arioj peras la sentojn kaj etosojn, la emocian mesaĝon de verko, dum la drame orientita recitativo antaŭenigas la teman rakonton de la sama verko. Kelkaj arioj popularigis siajn devenajn operojn, kiaj ĉe Ch'ella mi creda de La fanciulla del West de Giacomo Puccini, La donna è mobile de Rigoletto de Giuseppe VerdiVa, pensiero de la opero Nabucco (1842) ankaŭ de Giuseppe Verdi.

Kategorioj redakti

 
Plácido Domingo, fama tenoro.

Kantistoj, kaj iliaj roloj, estas klasifikitaj per registro, surbaze de la tesituro, facilmoveco, potenco kaj sonkoloro de siaj voĉoj. Masklaj kantistoj povas esti klasifikitaj per alto, kiel baso, baso-baritono, baritono, tenorokontratenoro, kaj kantistinoj kiel aldo, mezosopranosoprano. (Viroj foje kantas en la "ina" registro, en kiu kazo ili estas nomataj sopranisto aŭ simple kontratenoro. La kontratenoro estas ofte trovata en opero, foje kantante rolojn origine skribitajn antaŭ la 20-a jarcento por kastritoj – viroj kastritaj en juna aĝo specife por doni al ili pli altan voĉon.) Kantistoj estas plue klasifikitaj per grandeco aŭ pezo – la perceptata facilmoveco kaj sonkoloro. Ekzemple, soprano povas esti priskribita kiel lirika soprano, koloratursoprano, subreto, spinto, aŭ drama soprano. Tiuj esprimoj, kvankam ne plene priskribantaj voĉojn, kunligas la voĉon de iu ajn kantisto kun la roloj plej taŭgaj al la voĉaj karakterizaĵoj de la kantisto.

Ankoraŭ alia subklasifiko povas fariĝi laŭ aktoradaj kapabloj aŭ postuloj, ekzemple la bassa buffobaso komika kiu ofte devas esti specialisto je babilado, kaj ankaŭ kompententa komika aktoro. Tio estas aranĝita detale en la Fach-sistemo de germanlingvaj landoj, kie historie operoj kaj parolataj dramoj estis ofte prezentataj de la sama trupo.

La voĉo de iu ajn kantisto povas ŝanĝiĝi draste dum la vivdaŭro de tiu kantisto, malofte atingante maturecon antaŭ la mezo de la tria jardeko, kaj foje ne antaŭ mezaĝo. Du francaj kantovoĉoj, première dugazon kaj deuxième dugazon, estis nomitaj laŭ sinsekvaj etapoj en la kariero de Louise-Rosalie Lefebvre (Mme. Dugazon). Aliaj esprimoj kiuj devenis de la stelula sistemo de la parizaj teatroj estas baryton-martin (el Jean-Blaise Martin) kaj falcon (el Cornélie Falcon).

Roloj redakti

 
Emilio de Marchi, tenoro, rolis kiel Cavaradossi en Tosca

La soprana voĉo estas tipe uzata por la ina protagonisto de la opero, ekde la lasta duono de la 18-a jarcento. Pli frue, tiun rolon ofte kantis iu virina voĉo, aŭ eĉ kastrito. La nuntempa emfazo je larĝa registro estis ĉefe produkto de la klasika erao. Antaŭ tio, la voĉa virtuozeco, kaj ne la plej granda intervalo, estis la prioritato; sopranaj roloj malofte grimpis super alta A, aŭ a''/A5 (Handel, ekzemple, nur skribis unu rolon kiu postulis altan C [c'''/C6]), kvankam la kastrito Farinelli asertite posedis altegan D, aŭ d'''/D6 (lia malalta registro ankaŭ estis bonega, kaj atingis al basa C aŭ c/C3). La mezosoprano, esprimo de relative lastatempa origino, ankaŭ havas grandan repertuaron, ekde la ina ĉefrolo en Dido kaj Eneo de Purcell ĝis tiaj grandaj roloj kiel Brangäne en Tristano kaj Izoldo de Wagner (kvankam tiujn rolojn foje kantas sopranoj; ekzistas multe da moviĝado inter tiuj du kategorioj). Por la vera aldo, la nombro de roloj estas pli malgranda, kiu kaŭzis la anglalingvan ŝercon ke aldoj nur kantas kiel "witches, bitches, and britches" ("sorĉistinoj, virinaĉoj, kaj pantalonoj"). En la lastaj jaroj multaj el la "pantalonroloj" de la baroka erao, origine skribita por virinoj aŭ por kastritoj, estas transdonataj al kontratenoroj.

La tenoro, de la klasika epoko pluen, ricevis tradicie la rolon de maskla protagonisto. Multaj el la plej malfacilaj tenororoloj en la repertuaro estis skribitaj dum la belkanta epoko, kiel ekzemple la sekvenco de naŭ C-oj super meza C, en La fille du régiment de Donizetti. Kun Wagner venis emfazo je voĉa fortiko por liaj ĉefroloj, kun tiu voĉa kategorio priskribata kiel Heldentenor; tiu ĉi "heroa voĉo" havis pli italeca ekvivalento en tiaj roloj kiel Calaf en Turandot de Puccini. Basoj havas longan historion en opero, uzitaj en operoseria por flankroloj, kaj foje por komika senpezigo (kaj ankaŭ por kontrasto al la troeco de altaj voĉoj en tiu ĝenro). La basa repertuaro estas larĝa kaj multfaceta, ekde la komedio de Leporello en Don Juan ĝis la nobleco de Wotan en la Ringo de la Nibelungo de Wagner. Inter la baso kaj la tenoro estas la baritono, kiu ankaŭ varias je pezo, ekde Guglielmo en Così fan tutte de Mozart, ĝis Posa en Don Carlos de Verdi; fakte la vorto "baritono" ne estis norma antaŭ la mezo de la 19-a jarcento.

Operejoj redakti

Operejo estas preciza konstruaĵo nome teatro uzita por ludadoj de opero] kiu konsistas el scenejo, orkestrofosaĵo, sidlokaro, kaj ĉambroj por kostumoj kaj aparataro. Dum kelkaj spektaklejoj estas konstruataj specife por operoj, aliaj operejoj estas parto de pli grandaj centroj por ludaj artoj enhavantaj ankaŭ teatron, muzikon ktp.

Vidu liston de operejoj.

Kelkaj operoj redakti

 
Duaakta sceno de triumfo en Aida

Aida estas opero de Giuseppe Verdi, kun kvar aktoj, el libreto de Camille de Locle, laŭ rakonto de Auguste Mariette, unue prezentiĝis la 24-a de decembro 1871 en Kairo. Origine ĝi devis prezentiĝi okaze de la inaŭguro de la Sueza Kanalo la 16-an de novembro 1869, sed ĉar Verdi ricevis la libreton malfrue, la kanalon malfermis lia Rigoletto. Malgraŭ la kelkaj grandegaj scenaĵoj, kiel la fama parado kun trumpetoj, tiu opero, kies muzika partituro estas tre rafinita, rompas kun la romantika opera tradicio, kaj limigas la parton de la grandaj arioj. Aida estas la plej populara kaj la plej prezentata el la operoj de Verdi. Parto de ties populareco devenas el la ripeta uzado de ario por nuptoj en multaj landoj.

La barbiro de Sevilo (itale Il barbiere di Siviglia) estas komika opero verkita de Gioachino Rossini. La libreton skribis Cesare Sterbini kiel adaptigo de la teatraĵo Le Barbier de Seville de Pierre Augustin Caron de Beaumarchais. La kompleta titolo estas Il barbiere di Siviglia ossia L’inutile precauzione, «La barbiro de Sevilo aŭ la senutila singardo». Sevilo fine de la 18a jarcento. Grafo Almaviva kostumite kontaktas lian adoratinon Rosina, unufoje kiel drinkita militisto, aliafoje kiel muzikinstruisto. La maskiĝo havas du kialojn: Unue, certigi, ke ŝi ne ekamas lin pro lia titolo. Due, trompi la avidan D-ron Bartolo, kiu ankaŭ intencas edziĝi kun la riĉa Rosina, lia zorgato.

Carmen, en esperanto Karmeno, estas persono simbolanta pasian hispaninon. Ŝi diskoniĝis per kvarakta opero de Georges Bizet, libreto de Henri Meilhac kaj Ludovic Halevy laŭ la samtitola novelo de Prosper Mérimée. Ĝi popularigis en Eŭropo la klinon al hispanaj temoj kiel prototipo de romantikismo. Karmen estas la plej fama el la francaj operoj, kaj la plej ludita el ĉiuj operoj. Karmen situas inter la opereto kaj la tragedio, enhavanta ĉion kio estas ŝatata de la ĝenerala publiko: ĝojaj ritmoj, dancaj muzikoj, facile memoreblaj arioj, k.t.p. Sed tiu leĝereco estas subtenita de serioza temo pri pasia tragedio kiun nur morto solvos, kaj stila, pentranta bone komponita muziko. Carmen proksimiĝas al variaj ĝenroj sen inkludiĝi al neniu. Eble tio estas la fonto de ĝia sukceso.

 
Libreto de la premiero de la opero La geedziĝo de Figaro en Prago, 1786

Nabucco ([naBUko] mallonge por Nabucodonosor, en Esperanto Nebukadnecaro) estas ital-lingva opero kvarakta komponita en 1841 de Giuseppe Verdi laŭ ital-lingva libreto fare de Temistocle Solera. Tiu libreto estis bazita sur la bibliaj historioj el la Libro de Jeremia kaj el la Libro de Daniel kaj sur la teatraĵo de 1836 de Auguste Anicet-Bourgeois kaj Francis Cornue, kvankam la baleta adaptaĵo de Antonio Cortese el la teatraĵo (kun ties necesaj simpligoj), ludita ĉe La Scala en 1836, estis pli grava fonto por Solera ol la teatraĵo mem.[1] Sub ties origina nomo Nabucodonosor, la opero estis premierita ĉe La Scala en Milano la 9an de Marto 1842. Nabucco estas la opero kiu estis konsiderata kiel firmigilo de la reputacio de Verdi kiel komponisto. Li mem komentis ke "tiu estas la opero per kiu mia arta kariero reale ekas. Kaj kvankam mi havis multajn superotajn malfacilaxjojn, certe Nabucco naskiĝis sub bonasorta stelo."

La geedziĝo de Figaro aŭ (en la itallingva origina versio) Le nozze di Figaro estas opero de Wolfgang Amadeus Mozart KV-492. La itala libreto devenas de Lorenzo Da Ponte kaj baziĝas sur la komedio La Folle Journée ou le Mariage de Figaro (La freneza tago aŭ la geedziĝo de Figaro) de Pierre Augustin Caron de Beaumarchais el la jaro 1778. La unua prezentado okazis la 1-an de majo 1786 en la viena Burg-teatro. La operagado okazas je la kastelo de grafo Almaviva en Aguasfrescas en la proksimo de Sevilo ĉirkaŭ 1780.

Rigoletto estas opero triakta de Giuseppe Verdi. La itallingva libreto estis verkita de Francesco Maria Piave baze sur la teatraĵo Le roi s'amuse de Victor Hugo. Spite gravaj dekomencaj problemoj kun la aŭstriaj censoroj kiuj havis kontrolon super norditalaj teatroj en la epoko, la opero havis sukcesegan premieron ĉe La Fenice en Venecio la 11an de Marto 1851. Ĝi estis konsiderata de multaj kiel la unua opera majstroverko de la meza al fina etapo de la kariero de Verdi. Ties tragedia historio disvolviĝas ĉirkaŭ la malica Duko de Mantovo, lia ĝiba Bufono Rigoletto, kaj la bela filino de Rigoletto nome Gilda. La opera origina titolo, La maledizione (La malbeno), aludas al malbeno kontraŭ kaj la Duko kaj kontraŭ Rigoletto fare de kortegano kies filino estis seksallogita de la Duko danke al kuraĝigo fare de Rigoletto. La malbeno plenumiĝas kiam Gilda enamiĝas de la Duko kaj fine ofertas sian vivon por savi lin el murdistoj dungitaj de sia patro.

 
Afiŝo por la monda premiero de La traviata

La traviata, La falinta virino)[2][3] estas opero triakta de Giuseppe Verdi laŭ itallingva libreto fare de Francesco Maria Piave. Ĝi baziĝis sur La Kameliulino (1852), nome teatraĵo adaptita el la novelo de Alexandre Dumas (filo). Tiu opero estis origine titolita Violetta, laŭ la ĉefa rolulino. Ĝi estis unuafoje ludita la 6an de Marto 1853 ĉe la operejo La Fenice en Venecio. Piave kaj Verdi intencis sekvi al Dumas por havigi al la opero tiutempan fonon, sed la aŭtoritatoj ĉe La Fenice insistis, ke ĝi okazu en la pasinto, "ĉ. 1700". Nur je la 1880-aj jaroj la originaj intencoj de la komponisto kaj libretisto estis plenumitaj kaj oni faris "realismajn" produktoraĵojn.[4]

Il trovatore (La Trobadoro) estas opero kvarakta de Giuseppe Verdi laŭ itallingva libreto verkita ĉefe de Salvadore Cammarano, baze sur la hispanlingva teatraĵo El trovador (1836) de Antonio García Gutiérrez. Ĝi estis la plej sukcesa teatraĵo de Gutiérrez, kiun la fakulo pri Verdi nome Julian Budden priskribas kiel "tre flua, kreska melodramo rimarkinde defia de la aristotelaj unuecoj, kun ĉia maniero de fantastaj kaj bizaraj eventoj."[5]

 
Sceno de la dua akto de "La Bohème" en la Teatro Colón de Bonaero, Argentino, komence de la 1970-aj jaroj.

La bohème estas kvar-akta opero de Puccini bazita sur la libro de 1851 de Henri Murger, nome La Vie de Bohème. La bohème premieris en Torino en 1896, dirigentita de Arturo Toscanini.[6] Post kelkaj jaroj, ĝi esti ludita tra multaj el la ĉefaj operejoj de Eŭropo, inklude Brition, same kiel Usonon.[7] La libreto de la opero, libere adaptita el la epizoda novelo de Murger kombinas komediajn elementojn de la povreca vivo de junaj ĉefroluloj kun tragediaj aspektoj, kiaj la morto de la juna kudristino Mimí. La propra vivo de Puccini kiel junulo en Milano utilis kiel fonto de inspiro por elementoj de la libreto. Dum siaj jaroj kiel konservatoria studento kaj en la jaroj antaŭ Manon Lescaut, li spertis similan malriĉon al tiu de la bohemanoj en La bohème, inklude drastan mankon de necesaĵoj kiaj manĝo, vestaĵaro kaj mono por pagi ĉambroluon. Kvankam Puccini ricevis malgrandan ĉiumonatan stipendion de la Kongregacio de Karitato en Romo (nome Congregazione di caritá), li ofte devis lombardi siajn posedaĵojn por kovri bazajn elspezojn.[8][9] Komencaj biografiistoj kiaj Wakeling Dry kaj Eugenio Checchi, kiuj estis samtempuloj de Puccini, montris paralelojn inter tiuj aferoj kaj partikularaj okazaĵoj de la opero.[8][9] Checchi citis taglibron tenita de Puccini dum li estis ankoraŭ studento, kiu registris okazon en kiu, kiel en Akto 4a de la opero, unusola haringo servita kiel vespermanĝo devis sufiĉi por kvar personoj.[8][9] Puccini mem komentis: "Mi vivis tiun Bohème, kiam ne estis ankoraŭ ajn penso ekante en mia cerbo pri serĉado de temo por opero. (Quella Bohème io l’ho vissuta, quando ancora non mi mulinava nel cervello l’idea di cercarvi l’argomento per un’opera in musica.)"[9]

 
Geraldine Farrar kiel Madama Butterfly, 1907

La origina versio de Madama Butterfly de Puccini, premierita ĉe La Scala la 17an de Februaro 1904, estis dekomence ricevita kun granda malamikeco (probable pro maltaŭgaj provludoj). Tiu versio estis en du aktoj;[10] post la katastrofa premiero, Puccini retiris la operon, reviziis ĝin por fakta dua premiero en Brescia en Majo 1904[11] kaj por ludoj en Bonaero, Londono, Usono kaj Parizo. En 1907, Puccini faris siajn finajn reviziojn al la opero en kvina versio,[12] kiu iĝis konata kiel la "standarda versio". Nuntempe la standarda versio de la opero estas la versio plej ofte ludita tra la tuta mondo. Tamen, ankaŭ la origina versio de 1904 estas foje ludita, kaj estis registrita.[13] La intrigo temas pri malfacila rilato inter japanino kaj usonano. en la akto 1 en 1904 en Nagasako, Japanio, usona ŝipoficiro nome Pinkerton luas domon por ŝi kaj estonta edzino nome "Butterfly". Ŝi estas 15jaraĝa japanino kiun li edziĝos nur konvene, ĉar li intencas abandoni ŝin kiam li trovos taŭgan usonan edzinon. En la akto 2 tri jarojn poste, Butterfly ankoraŭ atendas la revenon de Pinkerton, kiu foriris post la nupto. Usona konsulo, Sharpless, alportas novaĵon pri baldaŭa alveno de Pinkerton. Butterfly anoncas ke ŝi naskis filon de Pinkerton. El la monteta domo Butterfly vidas la alvenon de la ŝipo de Pinkerton al la haveno kaj restas atendante lian revenon. En la akto 3 Sharpless kaj Pinkerton alvenas matene, kun la nova usona edzino de Pinkerton, Kate. Ili venis ĉar Kate akceptis zorgi la infanon. Sed Pinkerton konstatas ke li eraris kaj malkuraĝas revidi sian japanan eksedzinon. Akceptinte fordoni sian filon se Pinkerton venas vidi ŝin, ŝi harakiras. Pinkerton venas, sed malfrue, kaj Butterfly mortiĝas.

 
Origina afiŝo de 1926 de Turandot.

Turandot, nome la fina opero de Puccini, restis nefinita, kaj la lastaj du scenoj estis kompletigitaj de Franco Alfano baze sur la skizoj de la komponisto. La libreto por Turandot estis bazita sur teatraĵo samnoma de Carlo Gozzi.[14] La muziko de la opero estas tre plena je kvintonaj motivoj, intence produkti azian etoson al la muziko. Malkiel ĉe La fanciulla, Turandot enhavas nombrojn de memorindajn soloajn ariojn, inter ili Nessun dorma. La intrigo de la opero okazas en Ĉinio kaj temas pri Princo Calaf, kiu enamiĝas al la malarda Princino Turandot. Por akiri permeson edziĝis al ŝi, aspiranto devas solvi tri enigmojn; ajn malprava respondo rezultus en morto. Calaf pasas la teston, sed Turandot ankoraŭ malakceptas edziniĝi al li. Li proponas solvon: se ŝi kapablos ekscii lian nomon antaŭ la venonta mateniĝo, tiam li mortiĝos.

Famaĵoj redakti

Famaj komponistoj de operoj redakti

 
Jacques Offenbach

Famaj kantistoj redakti

Famaj operoj redakti

Opero en Esperanto redakti

Spite la mankon de sufiĉaj investado kaj publikokvanto, iam oni klopodis diversajn provojn prezenti operojn en Esperanto.

Ja ekzistas kelkaj operoj plene en Esperanto:

  • Opero "Halka" en Krakovo (1912)
  • Opero “La suferoj de la princo Sternenhoch”, mallonge Sternenhoch [elp. ŜTERnenho:h], estas la unua opero en la historio, kies muziko estis komponita rekte laŭ libreto kies teksto estas en Esperanto. Ĝi estas la sola opero originale kreita kaj kantata plene en Esperanto, ĉar ĝia komponisto, Ivan Acher, deziris ke la teksto estu por plejmultaj spektantoj en 'nekomprenebla' sed bonege kantebla lingvo simila al la itala, pro tio ke li volis ke la aŭskultantoj ĝuu la muzikon kaj ne provu deĉifri la vortojn, kio forlogus ilian atenton de la melodio[15]. La premiero okazis en la ĉeĥa Nacia Teatro en Prago la 7-an de aprilo 2018 kaj la opero estis envicigita en normalan programon de la teatro por la vasta publiko[16]. La opero estas bazita sur "Utrpení knížete Sternenhocha"[17], la plej fama romano de la aŭtoro Ladislav Klíma. En serio de taglibroj, la rakonto temas pri la freneziĝo de princo Sternenhoch, moviĝante de la vivo de nobelo al vivo de sufero, ekscentriko, atakoj de frenezo kaj memtorturado. Post kiam li atingis  la plej malsupran nivelon, li finfine atingas lastan staton de feliĉo kaj elsaviĝo. La komponisto Ivan Acher transformis tiun romanon al opero. La teksto por la opero, kiun tradukis al Esperanto Miroslav Malovec[15] ankaŭ servis poste kiel bazon por la opera muziko.
  • Opero 'Carmen': Ne temas pri opero tute en Esperanto, sed iujn erojn el ĝi, kvinfoje prezentita en Francio en la jaro 2013. František Vaněk tradukis al Esperanto la eron Habanero. Radio 3ZZZ, 20 Sep 2004 : troviĝas en la elsendo kanto de Veselin Damjanov el la opero Carmen'. En 2011 ekis projekto de la esperantista ĥoro Interkant' prepari spektaklon kun eroj el la opero Carmen', sub gvido de Franjo Leveko. Sama ĥoro jam antaŭe sukcese koncertis per eroj el la Kanto Ĝenerala de Nerudo kaj Mikiso Teodorakiso.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Budden, 1973, p. 95
  2. Taruskin, Chapter 11: Literally la virino kiu perdis la bonan vojon
  3. Meadows, p. 582
  4. David Kimbell, en Holden 2001, p. 995.
  5. Budden, p. 59
  6. Budden p. 494
  7. Casaglia, Gherardo (2005). "La bohème". Almanacco Amadeus (Italian). [1][rompita ligilo] Alirita la 23an de Aŭgusto 2015.
  8. 8,0 8,1 8,2 (1905) Giacomo Puccini. London & New York: John Lane.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Eugenio Checchi. (Decembro 1897) Francisco Protonotari: Nuova Antologia (itale). Direzione della Nuova Antologia, p. 470–481.
  10. Version 1 (Milano, 1904). (403 pp) G. Ricordi & C.: Milano – Roma – Napoli – Palermo – Parigi – Londra – Lipsia. New York: Boosey & Co. Buenos Aires: Breyer Hermanos. Tiu versio estis retirita post la premiera vespero. Vidu Versio Historio
  11. Phillips-Matz (2002) p. 146
  12. Version 5, la "Standarda Versio". (266 pp) 1907 G. Ricordi & C.: New York – Milan – Rome – Naples – Palermo – London – Paris – Leipsig – Buenos Ayres – S. Paulo. Vidu Versio Historio
  13. Davis, Peter (20a de Januaro 1997). “Selling Old Scores”, New York Magazine 30 (2). 
  14. (1991) Puccini's Turandot: the end of the great tradition. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-02712-8.
  15. 15,0 15,1 (eo) Opero en Esperanto sur la ĉeĥa nacia scenejo, en Libera folio, alirita la 14-an de Aprilo 2018.
  16. la opero Sternenhoch en Esperanto en la Nacia Teatro de Prago Arkivigite je 2020-02-17 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  17. (cz) Utrpení knížete Sternenhocha, ĉeĥa vikipedio

Bibliografio redakti

  • Apel, Willi, ed. (1969). Harvard Dictionary of Music, Second Edition. Cambridge, Massachusetts: The Belknap Press of Harvard University Press. SBN 674375017.
  • Cooke, Mervyn (2005). The Cambridge Companion to Twentieth-Century Opera. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-78009-8. See also Google Books parta vido [2]. Alirita la 23an de Aŭgusto 2015.
  • Silke Leopold, "The Idea of National Opera, ĉirkaŭ 1800", United and Diversity in European Culture c. 1800, ed. Tim Blanning and Hagen Schulze (New York: Oxford University Press, 2006), 19–34.
  • The New Grove Dictionary of Opera, eldonita de Stanley Sadie (1992). ISBN 0-333-73432-7 and ISBN 1-56159-228-5
  • The Viking Opera Guide, eldonita de Amanda Holden (1994), 1,328 paĝoj, ISBN 0-670-81292-7
  • The Oxford Illustrated History of Opera, eld. Roger Parker (1994)
  • The Oxford Dictionary of Opera, de John Warrack kaj Ewan West (1992), 782 paĝoj, ISBN 0-19-869164-5
  • Opera, the Rough Guide, by Matthew Boyden et al. (1997), 672 paĝoj, ISBN 1-85828-138-5
  • Opera: A Concise History, by Leslie Orrey and Rodney Milnes, World of Art, Thames & Hudson
  • DiGaetani, John Louis: An Invitation to the Opera, Anchor Books, 1986/91. ISBN 0-385-26339-2.
  • Dorschel, Andreas, 'The Paradox of Opera', The Cambridge Quarterly 30 (2001), no. 4, pp. 283–306. ISSN (printed): 0008-199X. ISSN (electronic): 1471-6836. Discusses the aesthetics of opera.
  • MacMurray, Jessica M. and Allison Brewster Franzetti: The Book of 101 Opera Librettos: Complete Original Language Texts with English Translations, Black Dog & Leventhal Publishers, 1996. ISBN 978-1-884822-79-7
  • Rous, Samuel Holland (1919). The Victrola Book of the Opera. Stories of The Operas with Illustrations.... Camden, New Jersey, U. S. A.: Victor Talking Machine Company. View at Internet Archive.
  • Simon, Henry W.: A Treasury of Grand Opera, Simon and Schuster, New York, 1946.
  • Howard Mayer Brown, "Opera", The New Grove Dictionary of Music and Musician. 2001. Oxford University Press
  • "Louis II", Encyclopædia Britannica. http://www.britannica.com/EBchecked/topic/348741/Louis-II
  • "Opera", Encyclopædia Britannica. http://www.britannica.com/EBchecked/topic/429776/opera

Eksteraj ligiloj redakti

En aŭ pri operoj en Esperanto redakti

  • Opero en Esperanto sur la ĉeĥa nacia scenejo, [3] en Libera folio, alirita la 14an de Aprilo 2018.
  • [4], alirita la 14an de Aprilo 2018. Prezento de la opero en la angla.
  • [5], alirita la 14an de Aprilo 2018.

Aliaj lingvoj redakti