Operono

funkcia unuo de DNA enhavantaj plurajn genojn, ĉiuj el kiuj estas aŭ kune esprimataj aŭ kune ne esprimataj

En genetiko, operono estas funkcia unuo de DNA enhavanta grupon de genoj regataj de unu promocianto. La genoj estas kune transskribata en mRNA-on, kaj kune tradukataj en la ĉelplasmo; tiel, aŭ ĉiu aŭ neniu el la genoj en unu operono estas esprimata.

Diagramo de la ago de la operono lac (laktozo-operono)
Diagramo de la strukturo de tipa operono (anglalingve). “Promoter” = promocianto; “operator” = operatoro; “structural genes” = strukturaj genoj.
Transskribo de la operono lac. 1: RNA-polimerazo, 2: subpremanto, 3: promocianto, 4: operatoro, 5: laktozo, 6: lacZ, 7: lacY, 8: lacA.
Supra bildo: neniu laktozo ĉeestas por mankigi la subpremanto. Tial, la subpremanto ligas sin al la operaoro, kiu malhelpas la ligiĝo de RNA-polimerazo al la promocianto. Tiu neebligas la transskribon kaj tradukon de la strukturaj genoj, kiuj enkodigas la enzimon laktazo.
Malsupra bildo: Laktazo ĉeestas kaj mankigas la subpremanton. Tio ebligas, ke la RNA-polimerazo ligas sin al la promocianto kaj esprimas la strukturaj genoj, kaŭzante la produktadon de laktazo, kiu digestas laktozon. Kiam ĉiom da laktozo digestiĝos, do la subpremanto ligos sin al la operatoro, kaj la produktado de laktozo ĉesos.

Distribuo redakti

Operonoj troviĝas ĉefe en la genaroj de prokariotoj. Tamen, kelkaj eŭkariotoj — ekzemple, la nematodo Caenorhabditis elegans kaj la muŝo Drosophila melanogaster — ankaŭ havas operonojn.

Strukturo redakti

La operono konsistas el tri bazaj komponantoj de DNA:

  • La promocianto estas nukleotida sekvenco, kiu ebligas la transskribon de genoj. La promocianton rekonas la enzimo RNA-polimerazo, kiu komencas transskribon.
  • La operatoro estas segmento de DNA, al kiu subpremanto povas ligi sin. La ĉeesto de la subpremanto subpremas la transskribon de la strukturaj genoj en la operono.
  • La strukturaj genoj estas tiuj genoj, enkodigantaj proteinojn, kiuj estas kune reguligataj de la operono.

Ekzemploj redakti

La operono lac de la bakterio Escherichia coli estis la unue malkovrita operono. Ĝi konsistas el tri apudaj strukturaj genoj: promocianto, finanto, kaj operatoro. La operono lac estas reguligata de pluraj faktoroj, ekzemple la haveblo de glukozo kaj laktozo.

La operono trp ankaŭ troviĝas en E. coli. Tiu operono konsistas el kvin strukturaj genoj trpE, trpD, trpC, trpB, kaj trpA, kiuj enkodigas la enzimon triptofano-sintezazo, kune kun reguliga geno trpR. La ĉeesto de triptofano subpremas la operonon.

Historio redakti

La termino operono estis proponita de François Jacob, D. Perrin, C. Sanchez, kaj Jacques Monod en 1960.[1] Pro la malkovro de operonoj, Jacob kaj Monod estis honorigitaj per la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino en 1965.

Referencoj redakti

  1. Jacob, François; Perrin D., Sanchez C., Jacques Monod (1960-02). “L’opéron : groupe de gènes à expression coordonnée par un opérateur”, Comptes Rendus Hebdomadaires des Séances de l’Académie des Sciences (fr) 250 (6), p. 1727–9. 

Eksteraj ligiloj redakti