Oppligen

komunumo de Svislando


Oppligen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 665 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Oppligen
Blazono de Oppligen
Blazono de Oppligen
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 49′ 14″ N 7° 35′ 50″ O / 46.82056 °N, 7.59722 °O / 46.82056; 7.59722 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 14″ N 7° 35′ 50″ O / 46.82056 °N, 7.59722 °O / 46.82056; 7.59722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 665
Areo 3,41 km²
Alteco 560 m super marnivelo
Poŝtkodo 3629
Komunumkodo 0622
Mapo de Oppligen
Mapo de Oppligen
Mapo de Oppligen
vdr

Geografio redakti

Oppligen situas en la flotebenaĵo de la rivereto Chise, orienta alfluanto de Aro, en la Svisa Mezlando ĉe la marĝeno de la Antaŭalpoj, proksimume 7 kilometrojn norde de Thun. La komunumo konsistas el la vilaĝoj kaj setlejoj Oppligen, Oppligebärgli, Büel, Deiberg, Bir Chise kaj Rotache, kaj kelkaj izolitaj bienoj kaj domgrupoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,41 km², de kiuj 32,0% estas kovritaj de arbaro, 54,5% servas por agrikulturo kaj 12,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Oppligen limas en nordo al Wichtrach, en nordoriento al Herbligen, en sudoriento al Brenzikofen, en sudo al Heimberg, kaj en okcidento al Kiesen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 229 de Burgdorf al Thun, kiu ĉe la okcidenta komunumlimo kuniĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Berno al Thun. De la kantona ĉefvojo n-ro 6 rapidvojo kondukas al la svisa aŭtovojo A6, kiu pasas du kilometre okcidente de la komunumo laŭlonge de Aro. Oppligen mem ne disponas pri konekto al la publika transportreto, la stacidomoj de Brenzikofen kaj Kiesen tamen troviĝas en proksimeco.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Oppligen datiĝas el la jaro 1006 kiel Oponlengis. [3] En Oppligebärgli estis trovitaj remparo el la bronzepoko kaj en la arbaro Hasliwald romiaj moneroj. En la gruminejo de Kastelo Kiesen estis malkovritaj victombejoj el la frua mezopoko kun armiloj. Ek de la 13-a jarcento aŭ eĉ jam pli frue bienposedanto en Oppligen estis la Monaĥejo Interlaken. Post ties mondigo pro la reformacio de la jaro 1528 Oppligen estis unue atribuita al la tribunalo de Steffisburg kaj samjare pro peto de la vilaĝanoj al la tribunalo Wichtrach sub la alta jurisdikcio de Konolfingen. Post la fino de la Helveta Revolucio en la jaro 1803 Oppligen estis atribuita al la distrikto Konolfingen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti