Malfermi la ĉefan menuon
Altareto Ora Ĉevaleto (1404)

La Ora Ĉevaleto (germane: Goldenes Rössl) estas la ĉefa juvelo de la trezorejo de Altötting kaj majstraĵo de la pariza oraĵista kaj emajla arto de la 15-a jarcento. Ĝi altas 62 centimetrojn, larĝas 45 centimetrojn kaj profundas 27 centimetrojn; ĝi havas surkonstruaĵon el orumita arĝento surmetitan per gemoj kaj orajn figurojn, kiuj estas tegitaj per emajlo. Ora Ĉevaleto apartenas al la plej altvaloraj artotrezoroj en okcidenta Eŭrazio kun altega asekura valoro.[1]

HistorioRedakti

En la jaro 1404 la franca reĝino Izabela de Bavarujo, Vitelsbaĥanino, disdonis la komisiion, produkti la Oran Ĉevaleton por sia edzo reĝo Karlo la 6-a de Francujo. Jam mallonge post sia ekesto ĝi iris kiel garantiaĵo por pagenda jara pensio en la posedon de la frato de Izabela, duko Ludoviko la 7-a de Bavarujo-Ingolstadt. Finfine la Ora Ĉevaleto fariĝis, post formorto de la dinastia linio de Ingolstadt, posedaĵo de la dukoj de Bavarujo-Landshut. Tiuj ĉi ĝin donis en 1506 al Altötting, por repagi pruntmonon por la milito pri la heredo de la duklando Landshut.

En 1801, dum la sekularigo, la Ora Ĉevaleto iris al Munkeno, kie oni volis fandi ĝin, sed tio ne okazis. 20 jarojn pli malfrue oni reportis ĝin al Altötting. En 1921 du viroj el Berlino provis ŝteli la artverkon. Ili perforte enpenetris en la sakristion kaj defajlis la ĉevaleton kaj la ĉevalejserviston. Kiam ili ekigis alarmon, la polico venis, je la postsekva interpafado la du rompŝtelistoj estis vundataj, kaj unu el ili mortis pro sia vundiĝo.

De 1992 ĝis 1995 la metiejo de la Bavara Nacia Muzeo en Munkeno elspeze kaj ĝisfunde riparis la Oran Ĉevaleton je spertula kunlaboro fare de arthistoriistoj de la pariza Luvro, de la Brita Muzeo en Londono same kiel el Germanujo kaj Aŭstrujo. La trezoraĵo revenis, post ekspozicio en aprilo de 1995 en Munkeno, sur sian lokon en la trezorejo de la kolegiatopreĝejo de Altötting.

PriskriboRedakti

Antaŭ laŭbo abunde ornamita per grandaj rubenoj kaj safiroj same kiel perloj tronas sur soklo, dekoraciita per blazoniridoj, Maria kun fileto Jesuo. Tuj antaŭe genuas Johano la Baptisto kaj Johano la Evangeliisto, maldekstre apude Katarina de Aleksandrio, kiu de Jesuo ricevas ringon kiel indiko pri la "mistika gefianĉiĝo". Antau la soklo genuas sur kuseno preĝanta reĝo Karlo la 6-a en mantelo, ankaŭ riĉe dekoraciita per blazonirido, vidalvide ties kavaliro kun la kasko de la reganto enmane. La laŭbo baziĝas sur malalta volbo portata de kvar dikaj kolonoj, akompanata de du flankaj ŝtuparoj. Sub la volbo staras selita kaj orname bridita grizoĉevalo, kiun tenas rajdservisto. La laŭboinstalaĵo kaj ĉiuj figuroj konsistas el 24-karata (= pura) oro. La maldikege martelformitaj figuroj estas tegitaj per emajlo el blanko, ruĝo, verdo kaj bluo. La arĥitekturo de la sokloetaĝo estas farita el orumita arĝento.

LiteraturoRedakti

  • Das Goldene Rössl und Meisterwerke der französischen Hofkunst um 1400. Eldonis Renate Eikelmann. Munkeno, Verlag Bayerisches Nationalmuseum 2006. ISBN 3-925058-56-7

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti