Ora Globo de la plej bona internacia filmo fremdlingva

premio

Ora Globo de la plej bona internacia filmo (angle: Golden Globe Award for Best Foreign Language Film, en 2019 alinomata 'Award for Best International Feature Film') estas kina rekompenco aljuĝata ĉiujare ekde 1950 fare de la Hollywood Foreign Press Asocio.

Ora Globo de la plej bona internacia filmo fremdlingva
Best Picture - Non-English Language
kategorio de filma premio • Premio Ora Globo
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Akademio kreis bazon por konfuzo, kiam ĝi ŝanĝis la kategorion de Award for Best Foreign Language Film (Plej Bona Fremdlingva Filmo) al Premio por la Plej Bona Internacia Longdaŭra Filmo). Ĉi tio donas la falsan impreson ke "lingvo ne plu estas faktoro kiu determinas la taŭgecon por la kategorio"[1].

Antaŭ 1987 ĝi havis malsamajn nomojn kaj kriteriojn de selektado :

Pli bona fremda filmo (1949-1950, 1955-1958, 1974-1986): eksterlandaj filmoj en Usono en ajna lingvo.

Internacia premio Samuel Goldwyn (1959-1965).

Pli bona eksterlanda ne-anglalingva filmo (1966-1973): eksterlandaj filmoj en Usono kun dialogoj en lingvoj aliaj ol en la angla.

Pli bona eksterlanda filmo en angla lingvo (1966-1973): eksterlandaj filmoj en Usono en angla lingvo.

Historio redakti

De 1966 al 1973, la rekompenco estis dividita en du kategorioj, unu kiu premias la plej bonan eksterlandan filmon en la angla lingvo (Golden Globo Award for Best Foreign Film - English Language), la alia premias la plej bonan eksterlandan filmon en alia lingvo ol la angla (Golden Globe Award for Best Foreign Film - Foreign Language).

De 1974 al 1986, la nomo de la trofeo estis renomita en Golden Globe Award for Best Foreign Film. Tiel, kontraŭe al Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo, nur la statuso de filmo produktita eksterlande sufiĉis por esti elektebla (samkiel la Cezaro de la plej bona fremda filmo). Tiele 5 filmoj en la angla lingvo gajnis la Golden Globe dum tiu periodo : La mensogoj kiujn mia patro rakontis al mi, Tess, La ĉaretoj de fajro, Gandhi kaj La Vojo de Hindio.

En 1987, la rekompenco prenis sian aktualan titolon, vicigante sin sur la Oskar-ekvivalento. Tiele nur la ne-anglalingvaj filmoj estas elekteblaj. Tamen, la usonaj filmoj ne-anglalingvaj povas esti nomumitaj kaj ankaŭ rajtas gajni. Tiel en 2007, Leteroj de Iwo Jima, kiu estis nomumita por la Oskar-premio por la plej bona filmo dum la Oskar-ceremonio en la sama jaro.

Kriterioj de elektebleco redakti

Por ke filmo povu esti nomumita, ĝi devas esti distribuita en sia devenlando de dum la 14 monatoj antaŭ la ceremonio, usona distribuo ne estas deviga. Ĉiuj filmoj kiuj ĉefe estas ne-anglalingvaj estas elekteblaj, eĉ la usonaj filmoj.

Selekto el la gajnintaj filmoj redakti

1950 : La ŝtelisto de biciklo (Ladri di biciclette) •    Italio

1955 :

  • La Mujer de las Camelias •    Argentino
  • Weg ohne Umkehr •    Germanio
  • Dudek kvar pruneloj (二十四の瞳) •    Japanio

1956 :

  • Stélla (Στέλλα) •    Grekio
  • La Parolo (Ordet) •    Danio

1957 : (eks-æquo)

  • Vor Sonnenuntergang •    Germanio
  • La Knabino en nigro (Το κορίτσι με τα μαύρα) •    Grekio
  • Richard 3a •    Britio
  • Milito kaj Paco (Guerra e pace) •    Italio
  • La blanka Boaco (Valkoinen peura) •    Finnlando

1958 :

  • Tizoc •    Meksiko
  • La flava Korvo (黄色いからす, Kiiroi karasu) •    Japanio

1967 :La Amoj de blonda (Lásky jedné plavovlásky) •    Ĉeĥoslovakio

1968 :Elvira Madigan •    Svedio

1969 : Milito kaj Paco (Война и мир) •    Sovetunio

1970 : Ådalen '31 •    Svedio

  • Koritsia ston ilio •    Grekio

1971 : En fremda lingvo : La Pasaĝero de la pluvo   Francio La Konfeso  Francio

1972 : La Policano Azoulay (השוטר אזולאי) •    Israelo

1973 : En fremda lingvo: (ex-æquo) La elmigrintoj (Utvandrarna) •   Svedio kaj La Nova Mondo ( Nybyggarna )

1974 : La Piediranto (Der Fußgänger) •   Okcidenta Germanio /    Svislando /   Israelo

  • Alfredo, Alfredo (TITREVO) •   Francio /   Italio
  • La nuit américaine (Tagon por nokto; esprimo por kinematografia faktermino) •   Francio
  • Etat de siège (Sieĝo-situacio) •   Francio
  • Kazablan  Israelo

1975 : Scenoj de la geedza vivo (Scener ur ett äktenskap) •   Svedio

1976 : La Mensogoj kiujn mia patro rakontis min (Lies My Father Told Me) •   Kanado

  • Toute une vie (Tuta vivo) •   Francio
  • La Magia Fluto (Trollflöjten) •   Svedio
  • Hedda  Britio

1992 : Hindoĉinio   Francio   Francio

1993 : Adiaŭo mia kromedzino (霸王別姬) •   Honkongo

  • Tri koloroj: Bluo •   Francio
  • La Kuro de la senkulpa (La corsa dell'senkulpa) •   Italio
  • Justice (Justiz) •   Germanio
  • Knabo de honoro (喜宴) •   Tajvano

1994 : Farinelli   Belgio   Belgio /   Francio

1995 : La Mizeruloj   Francio   Francio

  • Malbenita gazono  Francio
  • Frato dormo (Schlafes Bruder) •   Germanio
  • Kiel du krokodiloj (Come devita coccodrilli) •   Italio
  • Ŝanhajo Triad (摇啊摇,摇到外婆桥) •   Ĉinio

1996 : Kolja   Ĉeĥio   Ĉeĥio

  • Ridinda  Francio
  • La Oka Tago  Belgio
  • Luna e l'altra (La luno kaj la alia) •   Italio
  • La Malliberulo de Kaŭkazo (Кавказский пленник) •   Rusio

1999: Ĉio pri mia patrino (Todo sobre mi madre) •   Hispanio

2000-aj jaroj redakti

2000 : Tigro kaj Drako (臥虎藏龍- Wò hǔ zàng lóng) •   Tajvano   Tajvano

2001 : No Man's Land   Bosnio kaj Hercegovino   Bosnio kaj Hercegovino

2002 : Alparolu ŝin (Hable con ella) •   Hispanio

2003 : Osama (أسامة) •   Afganio

  • La barbaraj invadoj  Kanado   Kanado
  • Good Bye, Lenin! •   Germanio
  • Sinjoro Ibrahim kaj la Floroj de Korano  Francio
  • La Reveno (Возвращение) •   Rusio

2004 : Mar Adentro   Hispanio   Hispanio

2005 : Paradise Now   Francio   Francio /   Palestino

2006 : Leteroj de Iwo Jima (1aōjima kara no tegami Letters from Iwo Jima) •   Japanio

2007 : La Skafandro kaj la Papilio   Francio   Francio

2008 : Valso kun Bachir (ואלס עם באשיר) •   Israelo /   Francio /   Germanio  Israelo  Francio  Germanio

2009[2] : Le Ruban blanc - Das weiße Band (La blanka Rubando) •   Francio /   Aŭstrio /   Germanio /   Italio

  • Baarìa (Baarìa - La porta del vento) •   Italio
  • Los abrazos rotos (La rompitaj brakumoj)  Hispanio
  • La Nana  Ĉilio
  • Un prophète (Profeto)•   Francio

2010-aj jaroj redakti

2010[3] : Revenge (Hævnen) •   Danio

2011[4] : جدایی نادر از سیمین (Disiĝo) •   Irano

  • 金陵十三钗 (La Floroj de la Milito) •   Ĉinio
  • In the Land of Blood and Honey (Al la lando de la sango kaj de la mielo)  Usono
  • Le gamin au vélo (La bubo kun la biciklo)  Belgio
  • La piel que habito (La haŭto en kiu mi vivas) •   Hispanio

2012 : Amour (Amo)   Francio   Francio

  • En kongelig affære (Reĝa afero) •   Danio
  • De rouille et d'os (De rusto kaj de osto)  Francio
  • Intouchables (Netuŝebluloj) •   Francio
  • Kon-Tiki  Norvegio

2013 : La granda bellezza   Italio   Italio

2014 : Левиафан (Leviafan)  Rusio

  • Gett, le procès de Viviane Amsalem - גט - המשפט של ויויאן אמסלם (Gett, la procezo de Viviane Amsalem) •   Francio /   Germanio /   Israelo
  • Ida   Pollando  Danio
  • Snow Therapy (Turist) •   Svedio
  • Mandariinid (Mandarinoj) •   Estonio

2015 : Saul fia (La Filo de Saul) •   Hungario

2016 : Elle (Ŝi)   Francio

2017 : Aus dem Nichts (El la Nenio) •   Germanio /   Francio  Germanio  Francio

  • Una mujer fantástica (Eksterordinara virino) •   Ĉilio
  • Unue, ili mortigis mian patron (First They Killed My Father) •   Kamboĝo
  • Нелюбовь (Manko de amo) •   Rusio
  • The Square  Svedio /   Germanio /   Francio

2018 : Roma de Alfonso Cuarón   Meksiko   Usono (en hispana kaj miŝteka lingvoj)

2019 :

2020-aj jaroj redakti

2020 :

2021 :

2022 :

Vidi ankaŭ redakti

(eo) Premio Ora Globo

(eo) Hollywood Foreign Press Asociation

(eo) Oskaro de la plej bona filmo en fremda lingvo

Ora Globo de la plej bona promocio por la internacia interkompreniĝo

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) Oficiala retejo de Golden Globe Arkivigite je 2015-08-01 per la retarkivo Wayback Machines

(en + fr) Golden Globoj per jaro sur Interreto Movie Database

Noto redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la franca vikipedia artikolo, dato de la redakta historio, tradukita la 19-a de novembro 2019.

Referencoj redakti

  1. (angla) Steve Pond, Here’s Why Nigeria’s Oscars Disqualification Was the Only Move the Academy Could Have Made, The Wrap, la 5-an de novembro 2019, alirite la 18-an de novembro 2019.
  2. angle Golden Globes 2010 Arkivigite je 2011-11-04 per la retarkivo Wayback Machine sur le site de la Hollywood Foreign Press Association.
  3. angle Golden Globes 2011 Arkivigite je 2011-02-16 per la retarkivo Wayback Machine sur le site de la Hollywood Foreign Press Association.
  4. angle Golden Globes 2012 Arkivigite je 2012-01-05 per la retarkivo Wayback Machine sur le site de la Hollywood Foreign Press Association.