La Ora Rozo estas ordeno, medalo kaj ornamaĵo donita de la Papo al eminentaj katolikaj elstaruloj, kutime geimperiestroj, gereĝoj, kaj dukoj, kaj kelkaj patronecoj de la Virgulino Maria, kreita de Leono la 9-a en 1049, konsistanta el ora rozo kun floroj, butonoj kaj folioj, metitaj en renesanca arĝenta vazo el pirito kun la papa ŝildo kaj kiu estas benita en la kvara dimanĉo de Karesmo, unktita per la sankta oleo kaj la incenso, tiel ke ĝi estas sakramenta.

La unika institucio de la Ora Rozo devenas de 1049. Oni diras, ke Papo Leono 9-a volis submeti la monaĥejon de Sankta Kruco de Alzaco, fondita de siaj geavoj kiu estis devigita per traktato sendi ĉiun jaron al la koncerna papo kaj ties posteuloj en la kvara dimanĉo de Karesmo, oran rozon aŭ du gramojn da oro. Ĉi tio estis konfirmita kaj kun ĉi tiu motivo estis establita la rito de la beno kaj la sanktoleado de la ora rozo, per kiu ili volis reprezenti Kriston reprezentitan ĉe la oro, la plej nobla el ĉiuj metaloj, kaj la Resurekto de la Savanto. En la pasinteco la rozo estis pentrita por reprezenti la sangon de Jesuo.

La papo kutime sendis ĉi tiun rozon ĉiujare al iu aparta preĝejo aŭ al iu princo aŭ princino de kristanismo. La Venecia respubliko havis kvin rozojn en la trezoro de la katedralo de Sankta Marko, kiuj malaperis dum la militoj en Italio kaj la Papo Gregorio la 16-a sendis tiun, kiun li benis en 1834 al la urbo Venecio.