La ora hamstro (latine Mesocricetus auratus) estas specio el la subfamilio de hamstroj, kaj inter la hamstroj konsideriĝas "mezgranda". Temas pri mamulo el la ordo de ronĝuloj, subordo de musuloj, kiuj origine venis el Sirio kaj tial foje ankaŭ nomatas siria hamstro. Ĝi estas besto ofte hejme bredata.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ora hamstro

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Subordo: Musuloj Myomorpha
Superfamilio: Musoedoj Muroidea
Familio: Hamstredoj Cricetidae
Subfamilio: Hamstroj Cricetinae
Genro: Mezgrandaj hamstroj Mesocricetus
Specio: Ora hamstro Mesocricetus auratus
Waterhouse, 1839
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ecoj redakti

Oraj hamstroj pli malgrandas ol kampaj hamstroj kaj plenkreske longas 15 ĝis 18 centimetrojn, kun vosteto de nur proksimume 8 milimetroj. Sovaĝe vivantaj bestoj pezas ĝis 120 gramojn, hejme aŭ laboratorie bredataj bestoj ĝis 140 gramojn. Sovaĝe vivantaj oraj hamstroj plejparte havas felon dorse ore brunan kaj ventre blankan; hejme bredataj bestoj ankaŭ ekzistas en pluraj aliaj koloroj, malhelbrunaj, nigraj aŭ makule miksitaj kombinoj el tiuj koloroj. Hejme aŭ laboratorie bredataj bestoj kutime vivas inter du ĝis tri jarojn.

Vivejo redakti

La natura vivejo de oraj hamstroj estas la altebenaĵo ĉirkaŭ la antikva urbo Halepo en norda Sirio. En la jaro 1797 ili unuafoje skribe dokumentiĝis en anglalingva verko pri la historio de Halepo, kaj en 1938 la angla zoologo George Robert Waterhouse oficiale biologie priskribis kaj kategoriigis ilin. Komence de la 20-a jarcento ili konsideriĝis formortintaj, ĝis en 1930 la juda zoologo Israel Aharoni trovis inan oran hamstron kun dek unu idoj, el kiuj tri pretervivis kaj iĝis la prapatroj de ĉiuj nun laboratorie kaj hejme bredataj bestoj de tiu specio. En 1931 oraj hamstroj estis senditaj al Anglio kaj en 1938 al Usono. Intertempe troviĝis pliaj sovaĝe vivantaj bestoj en norda Sirio kaj suda Turkio, kaj iuj el ili kaptite ankaŭ integriĝis en la bredadon.

Vivmaniero redakti

 
bredita ora hamstro sur hejma herbejo

Kiel ĉiuj hamstroj, ora hamstro devas en sovaĝa vivo ofte kuri eĉ plurajn kilometrojn por ion trovi. Ĝiaj vangoj estas transformitaj al saketoj, en kiuj ĝi portas la manĝaĵon. Ĝi kuras reen al sia kavo, kie ĝi kolektas grandan provizon por la vintro, kiun ĝi tradormas. Sekve ankaŭ hejme bredataj oraj hamstroj dum la tago dormas kaj nokte kuras en karuselo (aŭ tra la ĉambro, se la posedanto permesas) por kuri kelkajn kilometrojn. Manĝaĵon ili metas en siajn vangajn saketojn kaj forportas al sia dometo. Laŭ ĉi tiu ilia kvalito estas ankaŭ la homaj avidado, avarado kaj ŝakrado nomataj hamstrado, precipe amasigado de provizoj pro timo al krizo, striko aŭ milito.

Hamstroj en sovaĝa vivo estas solemuloj, masklo kaj femalo renkontiĝas nur por pariĝo kaj denove disiras. La gravedeco de ora hamstro daŭras 16 ĝis 18 tagojn, kaj kune naskiĝas ĝis 20 idoj, kvankam kutime inter 4 ĝis 10. Post ses semajnoj la idoj sekse maturiĝas. Plenkreska ina ora hamstro ĉiujare povas gravediĝi ĝis ok fojojn.