La ora kur-skarabo (Carabus auratus) estas specio de genro karabo el la familio de karabedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ora kur-skarabo
Carabus auratus kun kaptita lumbriko
Carabus auratus kun kaptita lumbriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Subordo: Adephaga
Familio: Karabedoj Carabidae
Genro: Karabo Carabus
Carabus auratus
Linnaeus, 1761
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ora kur-skarabo estas svelta insekto, kun tipa staturo de la kurskaraboj kaj kun longo de 1,7 ĝis 2 centimetroj. La kovraj fluigiloj, same la kapo kaj brusto estas brile orverdaj, dum la kruroj, la sensiloj kaj la buŝaparatoj estas oranĝe-ruĝaj. La kovra flugilo havas po tri larĝajn foldojn. La oraj kur-skaraboj estas larĝe disvastiĝintaj en okcidenta kaj meza Eŭropo. Ili aperas sur kampoj kaj en arbustaroj, kie ili ĉefe kuradas sur la grundo. Ili nur malofte grimpas la arbojn. Oni povas trovi ilin eĉ en montaroj.

Carabus auratus

Oraj kur-skaraboj aktivas dumtage, ne kapablas flugi, sed bone kuras surgrunde, kie ili predas insektojn, helikojn kaj vermojn, kiujn ili kaptas per la makzelaj ungegoj, alŝutas al ili intestan sekrecion kaj tiamaniere digestas ilin jam antaŭ la buŝo. Se okazo estas, ili manĝas ankaŭ fungojn aŭ kadavraĵojn. La oraj kur-skaraboj estas tre utilaj bestoj, ĉar ili volonte manĝas terpomajn skarabojn kaj ties larvojn. La larvoj de la oraj kur-skaraboj ĉasas komence nur en la krepusko. Ili trifoje ŝanĝas sian korpoeksteron kaj pupiĝas en la grundo. Aŭtune elpupiĝas la plenkreskaj skaraboj. Ilia vivdaŭro estas 2 jaroj, ili travintras sub ŝtonoj aŭ muskoj. En Germanio ĝi estas protektata besto.