Ora Madono

(Alidirektita el Ora madono)

La Ora Madono estas dipatrina skulptaĵo de la katedrala trezoro de Essen. Ĝi estas la plej malnova, plenplastika figuro de Maria en la kristana arto. Krom la Gero-Kruco en la katedralo de Kolonjo ĝi estas unu el la malmultaj konserviĝintaj otidaj grandaj artverkoj. Ankoraŭ nuntempe kelkaj katolikoj adoras la madonon, por ili ĝi estas identiga figuro de la Ruhr-Regiono kaj ties historio.

La Ora Madono

Eksteraj ligiloj redakti