Orangutano

specio de primatoj
(Alidirektita el Orangutango)

Orangutanoorangutango (specio Pongo pygmaeus) estas primato, membro de la familio homedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orangutano
Vizaĝoj de la tri specioj
Vizaĝoj de la tri specioj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Homedoj Hominidae
Subfamilio: Ponginae
Elliot, 1912
Genro: Pongo
Lacépède, 1799
Simia pygmaeus
Linnaeus, 1760
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Vivareo de orangutano
Vivareo de orangutano
Vivareo de orangutano

Pongo pygmaeus
Pongo abelii

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vivloko redakti

 
Orangutano estas tre akrobata besto
 
Vizaĝo de plenkreska masklo

Orangutango estas loĝanto de la tropika arbaro kaj pluvivas hodiaŭ nur sur la insuloj Borneo kaj Sumatro. La specion de Sumatro oni nomas Pongo abelii, la specion de Borneo Pongo pygmaeus. Fosiliaj trovaĵoj sugestas tamen ke ĝia vivloko iam inkluzivis ankaŭ sudparto de Ĉinion, Vjetnamion, la Malajan duoninsulon kaj Javon. La lastaj orangutangoj de tiuj lokoj malaperis eble antaŭ nur kelkaj jardekoj.

Priskribo redakti

Orangutangoj malsimilas aliajn primatojn unuavide pro siaj ruĝbruna felo kaj longaj brakoj. La longeco de la torso ĝis la kapo povas atingi 1,2 ĝis 1,5 metroj, la brakenverguro ĝis 2,2 metroj. Kun pezo de 50 ĝis 90 kg la virbestoj estas multe pli pezaj ol la inoj, kiu atingas nur 30 ĝis 50 kg. (Temas ĉi tie pri libere vivantaj bestoj, en zooj per homoj nutritaj bestoj atingis ĝis 150 kg.)

La brakoj estas laŭlongaj kaj fortikaj, kiel ĉe aliaj arbogrimpantaj primatoj la poleksoj retroevoluis kaj la piedoj estas mallongaj kaj relative malfortikaj. Iliaj vizaĝoj karakterizas per alta frunto kaj arka faŭko. Plenaĝaj bestoj havas rimarkindajn vangosakojn, kiuj kreskas la tutan vivon kaj estas plej grandaj ĉe maljunaj maskloj.

Intelekto redakti

Tiuj orientalisaj bestoj uzas ilojn pli malofte ol ekzemple ĉimpanzoj. Tamen oni observis bestojn, kiuj uzis branĉetojn por batali, grati sin aŭ por fosi. Kaptitaj bestoj lernis malfermi per bukoj fermitan skatolon, en kiu troviĝis matura frukto. Elprovoj montris ke ili kapablas komuniki kun homoj per simbolotabuloj kaj simplaj frazkonstruoj.

Vidu ankaŭ redakti