Malfermi la ĉefan menuon

La oravaĉka (serbe: oravački/oравачки) estas serba dialekto parolata en kaj ĉirkaŭ Rahovec en Kosovo, fare de eble 25.000 homoj.

KarakterizojRedakti

Temas pri vario de la sudserbia torlaka parolmaniero. Interese estas ke la plejmulto de la parolantoj estas albanoj, nur malmultaj de la parolantaro konsistigas el serboj, romaoj, aŝkalioj kaj balkanaj egiptanoj. Praktikatas tiu ĉi dialekto krom en Rahovec ekz. en Prizren, Manastirica, Pousko kaj aliaj vilaĝoj kosovaj. Pro mankanta rilato ĉiutaga kun la serba literatura lingvo, aparte post la evoluoj ekde 1999 en Kosovo, la oravaĉka dialekto estas por multaj t.n. sentegmenta dialekto.

Tipas - krom aliaj aferoj konataj de la torlaka - por la oravaĉka la jeno:

  • Demandofaro per antaŭmeto de la litero A (eble influo de la albana lingvo): A si spála?* (Ĉu vi dormis? - literature korekte: Jesi li spavala?)
  • La je -o vokaligita -l en la masklaj singularaj participoj iĝas je -ja*: Ja sëm spíja. (Mi dormis. - korekte: Ja sam spavao.)
  • Multaj transprenoj de fremdvorotoj, antaŭ ĉio el la turka lingvo: ekz. kërmíd* (cepo), džam* (glaso).
  • Tipaj vortoj naskitaj el la vivo en Rahovec basieren, ekz. pazár* (sabato - sabate estas bazartago), u Ćéndru* (en la porjunula centro - el la albana Qendra rinore, kun reduktita serba gramatiko, uzis tion la albanoj), u Šíler*(en la porjunula centro/porjunulan centron - pro la germana fondinta organizaĵo Schüler Helfen Leben; uzatas pli ofte far serbaj dialektuzantoj)
  • Regionaj esprimoj: sédnem na nóge.* (laŭvorte: Mi sidas sur la kruroj = mi staras - literature korekte Ja sednem na nogama*, ja stojim)

LiteraturoRedakti

  • Gerlachlus Duijzings: Religion and the politics of identity in Kosovo, C. Hurst & Co. Publishers, 2000, p. 73, ISBN 978-1-85065-431-5.

Eksteraj ligilojRedakti