Orbaneja Riopico [orbaNEĥa rioPIko] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La municipo enhavas la loĝlokon Quintanilla-Riopico.

Orbaneja Riopico
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09192
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 358  (2023) [+]
Loĝdenso 40 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 3° 35′ U (mapo)42.36-3.5833333333333Koordinatoj: 42° 22′ N, 3° 35′ U (mapo) [+]
Alto 925 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Orbaneja Riopico (Provinco Burgoso)
Orbaneja Riopico (Provinco Burgoso)
DEC
Orbaneja Riopico
Orbaneja Riopico
Situo de Orbaneja Riopico
Orbaneja Riopico (Hispanio)
Orbaneja Riopico (Hispanio)
DEC
Orbaneja Riopico
Orbaneja Riopico
Situo de Orbaneja Riopico

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Orbaneja Riopico [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 355 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj duobligis sian loĝantaron.

Ĝi distas 10 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Demografio redakti

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2012 2021
151 137 175 177 233 355

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Orbaneja Riopico formis parton de la Alfoz y Jurisdicción de Burgos en la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos inter 1785 kaj 1833. Estis jurisdikcio de abatlando dependa de la Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo kiu nomumis vicurbestron.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Millán.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti