Orbeljan estis familinomo de senjoroj de la provinco Sjunik kiuj estis nobela familio de Armenio,  kun longa historio de politika influo dokumentita en surskriboj tra la provincoj Vajoco-Dzoro kaj Sjuniko, kaj registrita de la historiisto episkopo Stepanos Orbeljan en sia 1297 Historio de Sjuniko.[1]

Tombŝtono de Smbat kaj Elikum la 3-a Orbeljan, ene de kapelo en monaĥejo Noravank.

Tomboŝtonoj de Smbat kaj Elikum la 3-a Orbeljan, ene de la Kapelo Sankta Gregorio ĉe monaĥejo Noravank.

Tra la 12-a jarcento, la Orbeljan-oj estis grava feŭda familio en Kartvelio, kun sia hejmbazo la fortikaĵo de Orbeti en suda Kartvelio. En 1177/8, ilia gvidanto Ivane gvidis sian tutan plilongigitan klanon sur la perdantan flankon en potenca lukto inter la juna heredanto de la forpasinta reĝo, la protektito kaj bofilo de Ivane Demetre, kaj la frato de la reĝo Giorgi. Ivane sendis sian fraton Liparit kaj nevojn Elikum kaj Ivane al la persaj homoj en Tabrizo por helpo, sed ĉi tiu nova armeo venis tro malfrue, post kiam Ivane estis blindigita, lia familio strangolita, kaj juna Demetre blindigita kaj kastrita.[2]

Liparit mortis en ekzilo. Unu filo, Ivane, revenis al Kartvelio kiam la situacio malvarmiĝis; liaj posteuloj, sur siaj malkreskintaj bienoj, restis elstaraj en Kartvelio kaj eĉ dum Sovetunio. Honorita de la persa atabego, alia filo Elikum restis kaj fariĝis grava oficialulo, konvertante sin al Islamo kaj mortante en unu el la militoj de la atabego. Li postlasis vidvinon, fratinon de armena episkopo de Sjuniko, kaj junan filon Liparit. Tiuj rapide fariĝis, pretervole, la edzino kaj vicfilo de islamano fama en Naĥiĉevano.

En 1211 kombinita armena kaj kartvela armeo sub Zakare kaj Ivane Mĥargrdzeli prenis la regadon super Sjuniko de la Ildenizida atabega ŝtato. Memorante la Orbelianojn, kies dominan rolon en Kartvelio la Mĥargrdzelis plenumis poste, Ivane serĉis Liparit-on danke al la bofrato de la episkopo, kaj starigis lin kiel feŭdan sinjoron de Vajoco-Dzoro. Fortigitaj de geedzecaj aliancoj kun ĝiaj feŭdaj rilatoj la ĥagabakianoj aŭ Prosjan-oj kaj aliaj, la orbeljan-oj floris, konstruante aŭ subtenante reton de belaj monaĥejoj (plej elstaraj estas Noravank, historie gravaj manuskriptoj kaj surskribitaj ĥaĉkaroj. Ĉiu mezepoka monaĥejo en Vayoco-Dzoro portas surskribojn registrantajn sian patronecon.[3]

Piednotoj redakti

  1. Brosset, M. F. S. Orbelian, Histoire de la Siounie, translated by M. F. Brosset, St Petersburg, 1866
  2. ↑ George Lane. Genghis Khan and Mongol Rule. — Hackett Publishing, 2009. — p. 205.:"The Orbelian family were Armenian nobles who established close relations with Mongols and were loyal servants of the II-Khans."
  3. Stephanos Orbelian. History of the Land of Sisakan. Tiflis, 1910