Ordeno de Lenin

honora ordeno de Sovetio

La Ordeno de Lenin (ruse Орден Ленина, Orden Lenina) estis la plej grava ŝtata ordeno de Sovetunio. La nomo honorigu la revoluciiston Lenin, gvidanto de la Oktobra Revolucio kaj unua ŝtatestro de Sovetunio.

Ordeno de Lenin
ordeno
Nomita laŭ Vladimiro Lenino
Lando Sovetunio
Fondita de Josif Stalin vd
Fondita en 6-a de aprilo 1930
vdr
Insigno de la Ordeno de Lenin

Per la Ordeno de Lenin estis dekoraciitaj:

  • Civiluloj, kiuj elstare servis Sovetunion
  • Militistoj, kiuj elstare servis Sovetunion
  • Homoj akcelantaj interpopolan amikecon kaj pacon
  • Homoj kaj institucioj, kiuj alie utilis al Sovetunio

Ricevintoj de la ordenoj "Heroo de Sovetunio" aŭ "Heroo de Socialista Laboro" ricevis ankaŭ la Ordenon de Lenin.

Ankaŭ urboj, kompanioj, fabrikoj, regionoj, trupoj kaj ŝipoj povis ricevi la ordenon.

La ordenon lanĉis la Centra Komitato (de(?) la Supera Soveto) je la 6-a de aprilo 1930. La unua ricevinto estis la ĵurnalo Komsomolskaja Pravda je la 23-a de majo 1930. La unuaj eksterlandaj ricevintoj estis du usonaj aer-mekanikistoj je la 10-a de septembro 1934 pro partopreno en serĉ-kaj-savaj operacioj de la vaporŝipo Ĉeljuskin.