Ordeno de Ruĝa Standardo (Sovetunio)

Ordeno de Ruĝa Standardo (ruse Орден Красного Знамени, O'rden Kra'snogo Zna'meni) estas la unua plej prestiĝa ordeno de Sovetunio por sovetiaj soldatoj de ĉiuj rangoj premiitaj pro kuraĝo en bataloj kaj ceteraj eksterordinaraj militaj agoj.

Ordeno de Ruĝa Standardo
ordeno • militista honorigo
Lando Sovetunio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Fondita en 16-a de septembro 1918
vdr

Ĝi aperis la 16-an de septembro 1918 per dekreto de la Tutrusia Ekzekutiva Komitato por rekompenci heroojn de la Ruĝa Armeo, kiuj aktive batalis kontraŭ la Blanka Armeo . La ordeno aspektis kiel ovala arĝenta medaliono (41mm x 36mm), en kies centro videblis la ruĝa stelo kun martelo kaj serpo, super ili malvolviĝis la ruĝa standardo kun jena teksto: "Laboristoj de ĉiuj landoj unuiĝu". Ĉe la bazo de la insigno estis la literoj CCCP (= USSR). La rubando estis ruĝa kun blanka bordo sur la flankoj kaj blanka strio tra la centro.

La unua kavaliero de la ordeno estis militestro Vasilij Bluĥer.

Vidu ankaŭ redakti