Ordeno de Sankta Ludoviko

La Reĝa kaj Militista Ordeno de Sankta Ludoviko (france Ordre Royal et Militaire de Saint-Louis) estis militista kaj kavalira ordeno fondita la 5-an de aprilo 1693[1][2] de Ludoviko la 14-a de Francio kaj nomita laŭ Sankta Ludoviko (Ludoviko la 9-a).

Kruco de la ordeno de Sankta Ludoviko

Ĝi celis rekompensi elstarajn oficirojn, kaj estas rimarkinda kiel la unua medalo atribuebla al nenobeloj.

ReferencojRedakti

  1. Hamilton, Walter. "Dated Book-plates (Ex Libris) with a Treatise on Their Origin", P37. Published 1895. A.C. Black.
  2. Edmunds, Martha. "Piety and Politics", P274. Published 2002. University of Delaware Press. ISBN 0-87413-693-8