La ordinara buteo (Buteo buteo) estas mezgranda ĝis granda rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kies teritorioj kovras plejparton de Eŭropo kaj etendiĝas ĝis Azio. Ĝi estas kutima specio de birdoj loĝantaj la tutan jaron, escepte en la plej malvarmaj partoj de ĝiaj teritorioj, kaj ĉe unu subspecio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara buteo
Ordinara buteo, en Skotlando
Ordinara buteo, en Skotlando
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. buteo
Buteo buteo
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Tutjare ĉeesta  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Tutjare ĉeesta
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Tutjare ĉeesta
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Disvastiĝo kaj vivejo redakti

    Ĝi estas trovebla ĉiuepoke en Eŭropo (escepte Islando kaj norda Skandinavio) kaj centra Siberio, sed la birdoj de Skandinavio, Rusio, kaj Siberio migras vintre ĝis Sudorienta Afriko kaj Suda Azio. Krome ili loĝas ankaŭ en iom pli izolitaj regionoj, kiel Japanio, montara regiono inter Hindio kaj sudokcidenta Ĉinio kaj Kaŭkazo.

    Ĝi reproduktiĝas en densa arbaro, arbarbordoj aŭ rokaroj kaj montetaroj, sed povas ĉasi en proksimaj ne tiom densaj, pli malfermaj arbaroj aŭ arbustaroj, eĉ terkultura kamparo.

    Aspekto redakti

    Buteoj estas 50 ĝis 57 centrimetrojn longaj. La enverguro estas inter 110 kaj 150 centimetroj. La plumoj estas ĝenerale brunaj, kun makuleca subparto. Buteoj estas facile rekoneblaj dumfluge pro larĝaj flugiloj, granda rondoforma vosto kaj tre mallonga kolo; vidate desube rimarkindas kontrasto inter malhelbrunaj korpo kaj akzelaj plumoj, blankaj vosto kaj flugilplumoj kaj nigraj bordoj. Tamen dum ripozo plenkreskuloj montras diversan plumaron: blanko en subaj partoj ne estas sama en ĉiu individuo sed en Vilkrura buteo estas multe pli blanka. Krome la plej grizbruna vosto kun strietoj kaj fina strio iom diferencas. Dumfluge flugiloj aperas brunaj antaŭe, blankaj malantaŭe kaj ĉe fino kun nigra bordo.

    Pro tiom da varieco laŭ plumaro, tiu specio povas esti konfuzita en Eŭropo kun simila Vilkrura buteo, Buteo lagopus, kaj eĉ kun la pli malproksima Vespobuteo, Pernis apivorus, kiuj tiel protektas sin kontraŭ akcipitroj per kamuflimito al plumaro de la ordinara buteo. La plumaro povas varii ekzemple en Britio de preskaŭ tutblanka ĝis nigra, sed ĝi kutime nuancas al bruno, kun pala 'kolumo' de plumoj.

    La voĉo estas akra miaŭo piuuupieeej, foje plilongigita; krome ili povas uzi mallongan pli mallaŭtan kvakadon.

    Sistematiko redakti

     
    Ĉe Bestoĝardeno Hamerton, Anglio

    La ordinara buteo estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia verko Systema naturae de 1758 kiel Falco buteo.[1] La subspecioj de tiu ordinara buteo estas arigeblaj en du grupoj.

     
    Buteo buteo - MHNT
     
    Buteo buteo rotschildi - MHNT

    La okcidenta grupo Buteo estas ĉefe loĝantaj birdoj aŭ mallongdistance migrantoj. Ili estas la jenaj:

    La orienta grupo vulpinus inkludas

    • B. b. vulpinus (la Stepbuteo): Eŭrazio: migranta reproduktulo
    • B. b. japonicus: Japanio: loĝantaj birdoj
    • B. b. trizonatus (Arbarbuteo): Suda Afriko: loĝantaj birdoj – tradicie subspecio de Montobuteo.

    Du formoj de loĝantaj birdoj en insuloj ĉe Afriko estas ofte atribuataj al la unua grupo, sed ŝajnas distinga specio, pli proksime rilata al la afrika Aglobuteo, baze sur biogeografio kaj provizoraj analizoj de DNA (Clouet & Wink 2000) nome:

    Kutimoj redakti

     
    Dumfluge, Devon, Anglio. Estas ĉirkaŭ 40,000 reproduktantaj paroj en Britio

    Buteo estas lerta ŝvebulo, sed la flugo ŝajnas peza. Tiu rabobirdo ŝatas ĉasi de posteno (gvatejo aŭ ripozejo), pacience observadas preskaŭ senmova ekzemple sur fostoj. Kvankam ĝi reproduktiĝas en densa arbaro, ĝi povas ĉasi en pli malferma kamparo. Tuj post kiam ĝi vidis ion, ĝi silente ŝvebglitas ĝis la predo, kiu ofte estas malgranda mamulo, ekzemple muso, foje skaraboj, malofte birdoj. Foje ĝi povas manĝi kadavraĵojn ĉe kiuj foje ĝi plukas vermojn kaj insektojn. Temas pri granda oportunemulo, kiu bone adaptiĝas al varia dieto de fazanoj, kunikloj, kaj aliaj malgrandaj mamuloj al mezgrandaj mamuloj, serpentoj kaj lacertoj, kaj povas ofte esti vidata prenante manĝojn de ĉiaj grandoj pro ties nekredebla forto.

    Ili ne ofte moviĝas poare, sed ili povas kuniĝi por migrado aŭ en favoraj vivkondiĉoj. La viktoriana verkisto de Dartmoor, William Crossing, notis, ke foje li estis vidanta arojn de 15 aŭ pliaj individuoj en kelkaj lokoj. Kvankam rare, ĝis 20 buteoj estas videblaj en unu kampo, proksimume 30 metrojn dise, ses tio ne povas esti konsiderata aro en ĝenerala senco, konsiste el birdoj sen partnero aŭ teritorio.

    Tiu palearktisa specio estas fiere teritoriema, kaj, kvankam rare, luktas kontraŭ entruduloj. Paroj ligiĝas porvive. Por alogi partneron (aŭ impresi la nunan partneron) la masklo plenumas ritan ceremonian flugon memmontran antaŭ la komenco de la printempo. Tiu spektakla memmontrado inkludas altegan ascendon, turniĝon kaj flugofalon suben, spirale, kirle and turniĝante dum descendo. Li tiam leviĝas subite supren por ripeti la ekzercon.

    La konstruado de nesto komenciĝas en februaro. Du aŭ tri ovoj estas demetataj en aprilo kaj kovataj dum kvin semajnoj.

    Stepbuteo redakti

    La Stepbuteo, B. (b.) vulpinus reproduktiĝas el orienta Eŭropo orienten al malproksima Oriento, escepte Japanio. Ĝi estas long-distanca migranto, escepte kelkaj birdoj el norda Himalajo, kaj vintras en Afriko, Barato kaj sudorienta Azio. En malferma kamparo ili favoras vintreji, kie ili estas ofte vidataj ripoze sur ĉeŝoseaj fostoj.

    La Stepbuteo estas foje disigata kiel separata specio, B. vulpinus. Kompare kun la nomiga formo, ĝi estas iome pli malgranda (45–50 cm longa), de pli longaj flugiloj kaj de pli longa vosto. Estas du kolormorfoj: la ruĝeca formo kiu havigas al tiu subspecio ties sciencan nomon (vulpes estas latina vorto por "vulpo"), kaj malhelgriza formo.

    La vosto de vulpinus estas pli pala ol tiu de la nomiga formo, kaj ofte tre ruĝeca, kaj tiele nomigas la nordamerikajn birdojn kiel Ruĝvosta buteo. La supraflugiloj havas palajn unuarangajn makulojn, kaj la unuarangaj flugilplumoj estas ankaŭ pli palaj vidataj el sube. Plenkreskulo havas nigran bordon en flugiloj kaj ambaŭ morfoj ofte havas senmarkajn subajn partojn, sen la brustobendo ofte vidata en B. b. buteo.

    Arbarbuteo redakti

    La Arbarbuteo, B. (b.) trizonatus, estas alia formo foje levita al statuso de plena specio, kvankam plej ĵusaj fakuloj lokigis ĝin kiel subspecio de alia specio, nome la Montobuteo, B. oreophilus. Tiu estas specio de loĝantaj birdoj reproduktantaj en arbaroj de suda kaj orienta Suda Afriko.

    Ĝi estas tre simila al la abunda somermigranta Stepbuteo, sed plenkreskuloj distingeblas per bona rigardo pro siaj pli blankaj subaj partoj kaj senstriecaj flankoj. La junuloj diferencas el samaĝa stepbuteo pro sia blanka frunto kaj larmoforma flanka strieco.

    La Arbarbuteo, kiel ties nomo sugestas, loĝas em ĉiamverdaj arbaroj, inklude de enmetitaj eŭkaliptoj kaj pinoj, dum la stepbuteo preferas pli malfermajn habitatojn. Tamen nur habitato ne estas bona indikilo por tiuj formoj.

    Referencoj redakti

    1. Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 90. “F. cera pedibusque luteis, corpore fusco, abdomine paludo maculis fuscis.”.

    Literaturo redakti

    • Clouet, Michel kaj Wink, Michael (2000): The Buzzards of Cape Verde (Buteo (buteo) bannermani) and Socotra (Buteo buteo spp.) - First results of a genetic analysis based on nucleotide sequences of the cytochrome b gene. Alauda 68(1): 55-58. PDF plena teksto
    • Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead kaj Burton Raptors of the World ISBN 0-7136-8026-1
    • Mullarney, Svensson, Zetterstrom kaj Grant, Collins Bird Guide ISBN 0-00-219728-6
    • Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1

    Eksteraj ligiloj redakti