Ordinara herakleo, Heracleum sphondylium L., estas dujara herbo el la familio Apiacoj. Ĝi altas ĝis 2 m, kun tigo larĝa ĝis 2 cm ĉe la bazo. La dunivelaj umbeloj enhavas 15-45 bazajn pedunklojn; la floroj estas blankaj.

floraro de ordinara herakleo

Tiu planto vivas sur riĉa grundo en iom ombraj kaj malsekaj lokoj (en aŭ rande de arbaroj, en altherbejoj, laŭlonge de padoj), en granda parto de Eŭropo kaj Azio. Pluraj subspeciaj taksonoj estas priskribitaj.
Kiel aliaj specioj de tiu genro, la ordinara herakleo povas kaŭzi fenomenojn de fotosensemiga toksado, sed ĉe malmultaj homoj. Tradicie oni uzas tiun planton interalie kiel hipotensiigilon kaj diurezigilon.