Ordinara leŭkanto

Ordinara leŭkanto, Ordinara leŭkantemoLekanto (Leucanthemum vulgare, sin. L. ircutianum) estas specio el la genro Leŭkantemo el la familio de la Asteracoj (Asteraceae).[1] Ĝi formas kun pluraj similaj specioj la specian grupon Leucanthemum vulgare.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Leŭkantemo ordinara

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Leŭkantemo Leucanthemum
Leucanthemum vulgare
LAM.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Langet- kaj tubetfloro.
 
La korbsimila kapitulo (floraro) de la leŭkantemo.
 
Detala foto de la floro.

La Ordinara leŭkantemo estas multjara herba planto, kiu kreskas de 30 ĝis 60 cm. Ĝia eĝa tigo estas vertikala kaj plej ofte disbranĉita. La spatelformaj folioj estas alterne starantaj. La malsupraj folioj estas ofte malfajne dentaj, la supraj malpli.

La foliaro estas tipa kapitula. Ili havas diametron de kvar ĝis ses cm kaj disigas velkante malagrablan odoron. La lanceta involukro estas plej ofte kalva kaj kun nigre bruna rando. La foliaro povas esti nomata ankaŭ pseŭdantio. La kompleta kapitulo servas por logi insektojn, kiuj polenigas la floraron. La langetfloroj estas blankaj kaj la tubetfloroj orflavaj kaj fekundaj. La blankaj langetfloroj larĝas 6 mm. La planto floras de majo al septembro. La planto ricevas dekripajn aĥenojn, kiuj longas ĉ. 4 mm.

 
Polenero de la ordinara leŭkantemo (400x).

La kromosomnombro de Leucanthemum vulgare estas 2n = 18, de la (Leucanthemum ircutianum) estas 2n = 36.

Ekologio redakti

Ordinara leŭkantemo estas multjara hemikriptofito kun profundaj radikoj, kiu povas kreski kiel razeno.

Toksologio redakti

La ordinara leŭkantemo ne estas venena, sed preskaŭ ĉiu plantparto povas kaŭzi kontaktalergiojn ĉe la haŭto.

Disvastigo redakti

La ordinara leŭkantemo kreskas en tuta Eŭropo.

La planto preferas nitrogenmalriĉajn, sunajn ĝis duonombrajn, freŝajn razenojn.

En kulturo redakti

 
Kolekto dum la Tago de la Leŭkantemo 1911 en Berlino.

Leŭkantemoj estas ŝatataj ornamplantoj.

En multaj landoj estas popola kutimo deŝiri la petalojn de lekantofloro proponante alternativon ĉiuvice ĉu jes ĉu ne pri io, sed ĉefe ĉu iu "amas min" aŭ ne, kaj la respondo ĉe la fina deŝiro estas konsiderata kiel okazonta. Tiukadre la nomo de la floro en la portugala lingvo estas "malmequer" kaj foje "bem-me-quer" (ne amas min kaj male). What the Daisy Said (Kion diris la lekanto) filmita en la jaro 1910 estas filmo de reĝisoro D. W. Griffith.[2][3] La filmo malfermiĝas ĉe du fratinoj (Martha, ludita de Mary Pickford, kaj Millie, ludita de Gertrude Robinson) starantaj en kampo de lekantoj. Millie deŝiras la petalojn de unu por diveni ĉu "li amas min... li ne amas min".

Referencoj redakti

  1. Vd “Lekanto” en NPIV kaj Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995.
  2. Mary Ellen Iatropoulos. Joss Whedon and Race: Critical Essays
  3. What the Daisy Said

Literaturo redakti

  • Fischer, M. A., Adler, W. & Oswald K.: Exkursionsflora für Österreich, Liechtenstein und Südtirol, Linz, 2005, ISBN 3-85474-140-5
  • Dankwart Seidel: Blumen, München 2001, ISBN 3-405-15766-8
  • Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands. 7. Auflage, Quelle & Meyer-Verlag, 2011, ISBN 978-3-494-01424-1
  • Roth/Daunderer/Kormann: Giftpflanzen Pflanzengifte. 4. Auflage.
  • B.M. Hausen, I.K. Vieluf: Allergiepflanzen. Handbuch und Atlas 2.Auflage

Eksteraj ligiloj redakti