La ordinara lino (Linum usitatissimum) estas specio de mediterane devena, unujara, mallarĝfolia, bluflora linoplanto. Kulturitaj jam ekde 8000 jaroj ĉefe por vestoj, teksaĵoj. Ĝi estas nuntempe kulturplanto de la kontinenta zono. La folioj estas lancaj, eĝaj (folirandoj rektaj, sendifektaj), la infloresko estas ŝajnombrelo, la frukto estas kapsulo. Ĝi devenas verŝajne de la mallarĝfolia lino (Linum augustifolium).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara lino

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Linacoj Linaceae
Genro: Lino Linum
Specio: L. usitatissimum
Linum usitatissimum
Linnaeus.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr