Ordono de la Diino

La Ordono de la Diino estas tradicia inspiriga teksto uzata en la novpaganisma religio Viko. Pluraj versioj ekzistas, tamen ĉiuj havas la saman temon, ke Ordono doniĝis de Diino al siaj admirantoj. La plej bone konata versio estas tiu, kiun skribis Gerald Gardner, kaj reskribis Doreen Valiente dum la 1950-aj jaroj. Ĝi estas parto de la Libro de Ombroj de Gardnerian tradicio de Viko.

Ordono de la Diino
teksto
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Kelkaj nesamaj versioj de vika Ordono de la Dio kreiiĝis por esti akompananto de la Ordono de la Diino.

La Ordono de la Diino estas senkopirajta teksto, kaj ekzistas Esperanta traduko, kiun faris Meteo MCLAUGHLIN.

Traduko redakti

La Ordono de la Diino konsistas el du partoj: La Vortoj de la Patrino, kaj La Vortoj de la Stel-Diino.

Sekvas la traduko kiun faris Mateo MCLAUGHLIN.

La Vortoj de la Patrino redakti

Aŭskultu la vortojn de la Granda Patrino, kiu estas nomita inter homoj Artemis, Astarta, Diona, Melusina, Afrodita, Keridven, Diana, Arionrod, Briĝid, kaj per multaj aliaj nomoj:

"Kiam ajn vi bezonas ion, unufoje en la monato, prefere en plenluno, vi kunvenu en iun sekretan lokon kaj adoru la spiriton de Mi, Kiu estas la Reĝino de ĉiuj saĝuloj. Vi estu liberaj de sklaveco, kaj kiel pruvo, ke vi estas liberaj, vi estu nudaj dum viaj ritoj. Kantu, bankedu, dancu, muziku, kaj amoru, en Mia ĉeesto, ĉar Mia estas la ekstazo de la spirito kaj Mia estas ankaŭ ĝojo sur la Tero. Ĉar Mia leĝo estas amo al ĉiuj estuloj, kaj Mia estas la sekreto, kiu malfermas la pordon de juneco, kaj Mia estas la kaliko de vino de vivo, kiu estas la Kaldrono de Keridven, kiu estas la Sankta Gralo de senmorteco. Mi donas la scion de la eterna spirito, kaj trans morto Mi donas pacon kaj liberecon kaj reunuiĝon kun tiuj, kiuj iris antaŭe. Mi postulas neniun oferon, ĉar Mi estas la patrino de ĉio kaj Mia amo estas verŝata sur la Teron."

La Vortoj de la Stel-Diino redakti

Aŭskultu la vortojn de la Stel-Diino, kies piedpolvo estas la civitanoj de la ĉielo, kies korpo ĉirkaŭas la universon:

"Mi, Kiu estas la beleco de la verda Tero, kaj la blanka Luno inter la steloj, kaj la misteroj de la akvoj, Mi vokas viajn animojn leviĝi kaj veni al Mi. Ĉar Mi estas la animo de naturo, kiu donas vivon al la universo. Ĉiuj aĵoj devenas el Mi, kaj ili devas reiri al Mi. Adorado de mi estu en la koro kiu ĝojas, ĉar ĉiuj agoj de amo kaj plezuro estas Miaj ritoj. Beleco, forteco, potenco, kompato, honoro, humileco, ridado, kaj fido estu en vi. Vi kiu serĉas koni Min, sciu, ke viaj serĉadoj kaj sopiroj ne sukcesos, krom se vi scias la Misteron: se tion, kion vi serĉas, vi ne trovas en vi mem, vi neniam ĝin trovos ekstere. Ĉar Mi estis kun vi depost la eko, kaj Mi estas tio, kiu estas atinginta fine de la deziro."

Vidu ankaŭ redakti