Orea [oREa] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Orea
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Constantino Martínez Chavarría
Demografio
Loĝantaro 196  (2023) [+]
Loĝdenso 2,65 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 1° 44′ U (mapo)40.558055555556-1.7261111111111Koordinatoj: 40° 33′ N, 1° 44′ U (mapo) [+]
Alto 1 497 m [+]
Areo 71,25 km²
Orea (Hispanio)
Orea (Hispanio)
DEC
Orea
Orea
Situo de Orea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Orea [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas oreano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 189 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,65 loĝ/km².

Situo kaj geografio redakti

Orea situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.502 m super marnivelo; je 192 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 71,25 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°33′29″N 1°43′34″Ok.

Geografie ĝi situas en la Iberia Sistemo, pli precize ĉe la montaro de Tremedal, inter la montaro de Albarracín kaj la montaro de Kvenko. Ekde 1998 la municipo troviĝas ene de Natura Parko de Alto Tajo kaj, pro sia natura riĉo de flaŭro kaj faŭno, estas tre diversa kaj riĉa. La teritorio estas trafluata de la riveroj Cabrillas, Hoz Seca kaj Taĵo. La teritorio limas oriente kun Orihuela del Tremedal (Teruel), okcidente kun Checa, sude kun Griegos (Teruel) kaj norde kun Alcoroches.

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 189, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Orea, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Orea kie oni falis al la nunaj 189.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Inter vidindaĵoj la turo de Orea.

Vidu ankaŭ redakti