Orellana de la Sierra

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Orellana de la Sierra, nomata ankaŭ popole "Orellanita", tio estas la malgranda Orellana, ĉar proksime estas la pli granda vilaĝo Orellana la Vieja, estas municipo de Hispanio, en la provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj la regiono Ekstremaduro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 275 loĝantoj sur areo de 16,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas orellanitos.

Orellana de la Sierra
municipo en Hispanio
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko Vegas Altas
Poŝtkodo 06750
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 275  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 2′ N, 5° 30′ U (mapo)39.030833333333-5.4977777777778Koordinatoj: 39° 2′ N, 5° 30′ U (mapo) [+]
Alto 403 m [+]
Areo 16,7 km² (1 670 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Orellana de la Sierra (Ekstremaduro)
Orellana de la Sierra (Ekstremaduro)
DEC
Orellana de la Sierra
Orellana de la Sierra
situo en Ekstremaduro
Orellana de la Sierra (Hispanio)
Orellana de la Sierra (Hispanio)
DEC
Orellana de la Sierra
Orellana de la Sierra
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Orellana de la Sierra [+]
vdr

Situo redakti

Orellana de la Sierra estas situa en la centrorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 403 m; je 144 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 84 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 16,7 km².

Ĉe Orellana de la Sierra estas la akvorezervejo de Orellana kiu estas la plej granda el la situaj en la meza fluo de la rivero Guadiana; ĝi havas surfacon de 42.600 ha.

La vilaĝo etendiĝas inter la deklivoj de la montareto de Orellana kaj la akvorezervejo de Orellana. La pejzaĝo estas belega.

Festoj redakti

Honore al Kristo de la Sano (festoj de la Kruco). De la 3a al la 5a de majo.

Monumentoj redakti

  • Fortikaĵo de García Bejarano, konstruita el granito kaj nuntempe restaŭrita, sed kiel loĝejo. La familio Bejarano ŝanĝis sian nomon al Orellana kaj poste la fortikaĵo pasis al la Duko de la Roca.
  • Preĝejo de la Sankta Spirito, de la 15-a jarcento.