Orelo

animala sensorgano por aŭdado kaj ekvilibro

Orelo estas la organo de la aŭdado kaj de ekvilibro, kiu konsistas el tri partoj: ekstera orelo, meza orelo kaj interna orelo. Krome, oni povas ankaŭ dividi ĝin en du partojn: la konduka parto (ekstera kaj meza oreloj) kaj percepta parto (interna orelo). La kondukaj partoj servas al transdono de la sono el la eksteraĵo enen sen falsigo, kaj en la percepta parto okazas la transformiĝo de mekanika energio de son-ondoj al elektro-kemia signalo kiu disvastiĝas laŭlonge la aŭdonervo al la kortekso.

Drawings of Ears in Ciprianii's 'Rudiments of Drawing.. Wellcome L0033917.jpg
Anatomio de orelo: 1 - kranio, 2 - aŭda kanalo, 3 - aŭriklo, 4 - miringo, 5 - ovala fenestro, 6 - maleo, 7 - inkudo, 8 - stapedo, 9 - osta labirinto, 10 - koĥleo, 11 - aŭdonervo, 12 - naza kanalo

Ekstera oreloRedakti

La eksteran orelon konsistigas la orela aŭriklo kaj la ekstera aŭda kanalo. La unua estas funelforma kartilago tegita de haŭto. La dua estas 24 milimetra ovalforma tubo, fibrokartilaga en sia unua parto kaj osta en la dua, kiu finiĝas ĉe la timpana membrano. Tiu kanalo estas tegita de dika haŭto, kiu prezentas harojn kaj sebumajn kaj cerumenajn glandojn.

Meza oreloRedakti

La meza orelo konsistas el kavaĵo nomita timpano, aŭda tubo kaj la aneksaj mastoidaj kavaĵoj kaj ĉeloj. La timpano estas fermita ekstere de maldika, cirkla, travida (tamen rezista), blankblueta, oblikva membrano nomita miringo, kie insertiĝas la maleo, la plej granda el la orelaj ostetoj, artikita per sia kapo al la inkudo, ambosforma meza osteto, kiu siavice artikiĝas al la stapedo, la plej interna el la ĉeno, kiu aspektas kiel piedingo, kaj enfiksiĝas kun la ovala fenestro de la interna orelo.

La aŭda tubo estas 3 centimetra tubo, kiu interkomunikigas la timpanon kun la naza faringo. Ĝia funkcio estas aerumi la timpanon por ke la aero en ĝi entenata havu la saman premon kiel la ekstera aero. Je ĉiu gluto ĝi malfermiĝas kaj tiel la aerumado de la timpano estas certigata. La aneksaj mastoidaj kavaĵoj kaj ĉeloj kuŝas en la postorela elstaraĵo de la temporalo, nomita mastoido. lli entenas aeron kaj dependas de la timpano kun kiu ili interkomunikiĝas.

Interna oreloRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Interna orelo.
 
Interna orelo

La interna orelo, kiu lokiĝas ankaŭ en la temporalo, konsistas el osta labirinto, kiu entenas la membranan labirinton. Likvaĵo nomita perilimfo plenigas la spacon inter ambaŭ. Alian likvaĵon, la endolimfon, entenas la membrana labirinto. Tiu ĉi, kiu estas la funkcia parto (la osta ja servas nur kiel ujo aŭ ŝirmilo), konsistas precipe el la kokleo aŭ heliko, t. e. spiralforma kanalo, kie troviĝas la finiĝoj de la koklea nervo, vera organo de la aŭdado, kaj la tri duoncirklaj duktoj, organo de la ekvilibrosenso.

La orela aŭriklo kolektas la sonojn kaj reflektas ilin al la ekstera aŭda kanalo, ĉe kies interna ekstremaĵo troviĝas la miringo. Tiu ĉi membrano ricevas la aervibrojn kaj transdonas ilin al la maleo, unua el la orelaj ostetoj. Kiam tiuj aervibroj estas tro intensaj, la miringo kapablas malintensigi ilin, evitante tiel lezon al la interna orelo. Ĉar tre malgrandaj, la orelaj ostetoj vibras kvazaŭ unusola osto, kiuj fine, pere de la stapedo, transdonas la aervibrojn al la ovala fenestro de la interna orelo. Ties perilimfo unue, kaj poste la endolimfo oscilas kaj tiu oscilado stimulas la finiĝojn de la koklea nervo. Krome la aervibroj povas ankaŭ atingi la internan orelon rekte tra la kraniaj ostoj.

Sanproblemoj rilataj al la oreloRedakti

Inter la diversaj sanproblemoj rilataj al la orelo estas jenaj:

SocioRedakti

 
Tajlanda virino kun la orellobo pligrandigita.

La oreloj estis ornamitaj per juveloj dum miloj de jaroj, tradicie traborante ties lobon. En antikvaj kaj modernaj kulturoj, oni metis ornamojn por eltiri kaj pligrandigi la orellobojn, kio ebligas la enmeton de pli kaj pli grandajn ornamaĵojn en tiom granda karna spaco. La disŝiro de la lobo pro la pezo de orelringo aŭ per ektiraĵo estas tre ofta.[1]

La vundo en la oreloj estis ofta jam ekde la epoko de Romio kiel punmetodo: "En la romia epoko, kiam okazis disputo ne solvebla amikece, la suferinta parto citis la nomon de la persono konsiderata responsa antaŭ la pretoro; se la supozita kulpulo ne venis antaŭ la indikita limdato, la denoncinto citis la atestantojn por ke tiuj deklaru. Se ili ne venis, kiel ofte okazis, oni permesis la denoncinton treni ilin el la orelo kaj pinĉi iln forte se ili rezistis".[2] Aparte kaj ne kiel jura punmetodo, sed kiel pli familinivela skoldosistemo, estis tre tradicia la trenado de tro dorlotita kaj nebonkonduta infano eltirante tiun el la orelo. Je tio tute kongruas protestoj fare de la trenita infano.

La orelo havas efikon sur la vizaĝa aspekto. En la okcidentaj socioj, la elstaraj oreloj (oftaj en ĉirkaŭ 5 % de la etne eŭropanoj) estis konsiderataj malmulte allogaj, ĉefe se ili estas nesimetriaj.[3] La unua kirurgio por malpliigi la amplekson de elstaraj oreloj estis publikigita en la medicina literaturo de Ernst Dieffenbach en 1845, kaj la unua informo de kazo en 1881.[4]

La muso Vacanti estis laboratoria muso kiu havis tion kio aspektis homan orelon sur la dorso. La "orelo" estis reale kartilaga strukturo kun formo de orelo kiu kreskis post semado de ĉeloj de kartilago el bovo en biodegradebla muldilo kun formo de orelo, kiu poste estis enmetita sub la haŭto de la muso; poste, la kartilago kreskiĝis nature de si mem.[5] Tion oni disvolvigis kiel alternativo al la proceduroj de grefto aŭ reparado de oreloj kaj la rezultoj estis celo de multa publicado kaj polemiko en 1997.[6][7]

En kulturoRedakti

La pintohavaj oreloj estas trajto de kelkaj kreitaĵoj de la folkloro kiel la infanraba "sakulo", la brazila kurupiro[8] aŭ la cuĉigumo, nome japana teraranea jokajo.[9] Ĝi estis trajto de roluloj de la antikva arto kiel tiuj de la Antikva Grekio[10] kaj la mezepoka Eŭropo.[11] La pintohavaj oreloj estas komuna trajto de multaj kreitaĵoj en la fantasta ĝenro,[12] kiel elfoj,[13][14][15] feoj,[16][17] koboldoj,[18] hobitoj,[19] kaj orkoj.[20] Tio estis komuna trajto ankaŭ de la kreitaĵoj de la ĝenro de teroro, kiel la vampiroj.[21][22] La pintohavaj oreloj estas ankaŭ en la ĝenro de scienc-fikcio; por ekzemplo, inter la rasoj Vulkananoj kaj Romulanoj de la universo Star Trek.[23]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. (2002) Instant Beauty: Getting Gorgeous on Your Lunch Break. St. Martin's Press. ISBN 0-312-28697-X.
  2. (30a de Januaro 2004) “Ear Injuries”, Council of Europe. 
  3. Thomas, J. Regan. (2010) Advanced Therapy in Facial Plastic and Reconstructive Surgery (angle). PMPH-USA. ISBN 978-1-60795-011-0.
  4. Miloro, Michael. (2004) “Chapter 71. Otoplastic surgery for the protruding ear.”, Peterson's Principles of Oral and Maxillofacial Surgery (angle). PMPH-USA. ISBN 978-1-55009-234-9.
  5. (1997) “Transplantation of chondrocytes utilizing a polymer-cell construct to produce tissue-engineered cartilage in the shape of a human ear”, Plastic and Reconstructive Surgery 100 (2), p. 297–302; discussion 303–304. doi:10.1097/00006534-199708000-00001. 
  6. "The Stress Test".
  7. (2016) Corporeality and Culture: Bodies in Movement. Routledge, p. 75–76. ISBN 978-1-317-15924-7.
  8. Theresa Bane. (2013) Encyclopedia of Fairies in World Folklore and Mythology. McFarland. ISBN 978-0-7864-7111-9.
  9. Laurence Bush. (2001) Asian Horror Encyclopedia: Asian Horror Culture in Literature, Manga, and Folklore. iUniverse. ISBN 978-1-4697-1503-2.
  10. Johann Joachim Winckelmann. (1850) The History of Ancient Art Among the Greeks. Chapman.
  11. Alixe Bovey. (2002) Monsters and Grotesques in Medieval Manuscripts. University of Toronto Press. ISBN 978-0-8020-8512-2.
  12. J. Peffer. (2012) DragonArt Collector's Edition: Your Ultimate Guide to Drawing Fantasy Art. IMPACT. ISBN 978-1-4403-2417-8.
  13. Michael J. Tresca. (2010) The Evolution of Fantasy Role-Playing Games. McFarland. ISBN 978-0-7864-6009-0.
  14. David Okum. (2006) Manga Fantasy Madness: Over 50 Basic Lessons for Drawing Warriors, Wizards, Monsters and more. IMPACT. ISBN 1-60061-381-0.
  15. Sirona Knight. (7a de Junio 2005) The Complete Idiot's Guide to Elves and Fairies. DK Publishing. ISBN 978-1-4406-9638-1.
  16. John Michael Greer. (1a de Septembro 2011) Monsters. Llewellyn Worldwide. ISBN 978-0-7387-1600-8.
  17. Christopher Hart. (2008) Astonishing Fantasy Worlds: The Ultimate Guide to Drawing Adventure Fantasy Art. Watson-Guptill Publications. ISBN 978-0-8230-1472-9.
  18. John Hamilton. (1a de Aŭgusto 2011) Elves and Fairies. ABDO. ISBN 978-1-60453-215-9.
  19. (2006) Gothic Nz: The Darker Side of Kiwi Culture. Otago University Press. ISBN 978-1-877372-23-0.
  20. Lisa Hopkins. (1a de Januaro 2010) Screening the Gothic. University of Texas Press. ISBN 978-0-292-77959-4.
  21. Noah William Isenberg. (13a de Aŭgusto 2013) Weimar Cinema: An Essential Guide to Classic Films of the Era. Columbia University Press, p. 96–. ISBN 978-0-231-50385-3.
  22. Ken Gelder. (2000) The Horror Reader. Psychology Press. ISBN 978-0-415-21356-1.
  23. (2a de Januaro 2003) Hop on Pop: The Politics and Pleasures of Popular Culture. Duke University Press. ISBN 0-8223-8350-0.