Oreotroĥiloj estas kolibroj de la genro Oreotrochilus. Ili estas indiĝenaj de Andoj en Sudameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oreotroĥiloj
Ino de Anda oreotroĥilo (Oreotrochilus estella)
Ino de Anda oreotroĥilo (Oreotrochilus estella)
Oreotrochilus melanogaster
Oreotrochilus melanogaster
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Gould, 1847
Genro: Oreotroĥiloj Oreotrochilus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiuj birdoj estas proksimume 13 cm longaj kun longaj, iom kurbecaj nigraj bekoj. Ili estas sekse duformaj. La masklo kutime havas irizajn brilverdajn gorĝareon, aŭ bluec-purpuran ĉe la Ekvadora oreotroĥilo, kun pli senkoloraj verdecaj supraj partoj kaj helaj flankoj. La centraj subaj partoj estas kutime nigraj, sed ili estas brunaj ĉe la Anda oreotroĥilo. La vosto estas kutime malhela kontraste blanka bildo; tiu bildo estas cinamokolora ĉe la Kojnvosta oreotroĥilo, kaj la vosto estas tute malhela ĉe la Nigrabrusta oreotroĥilo. La ino estas pli senkolora, kun blankeca gorĝo dense punktita per verdaj, blankaj, sablokoloraj, aŭ cinamokoloraj subaj partoj, kaj malhela vosto kun blanka bildo.

Taksonomio redakti

Estas ses taksonoj en la genro.[1]

La Ekvadora oreotroĥilo povas esti traktita kiel subspecio de la Anda oreotroĥilo.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Bleiweiss, R., et al. (1997). DNA hybridization evidence for the principal lineages of hummingbirds (Aves: Trochilidae). Molecular Biology and Evolution 14(3), 325-43.

Notoj redakti