Organizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj Kulturo

La Organizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, la Scienco kaj la Kulturo (hispane Organización de Estados Iberoamericanos para la Educación, la Ciencia y la Cultura kaj portugale Organização dos Estados Ibero-americanos para Educação, Ciência e Cultura) estas organismo por interregistara kunlaborado fondita en majo 1985, anstataŭanta la Oficejon pri Iberamerika Edukado. Ĝia sidejo troviĝas en Madrido, Hispanio. Ĝenerale oni mallongigas la nomon al Organizo de Iberamerikaj Ŝtatoj.

Organizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj Kulturo
hispane Organización de Estados Iberoamericanos para la Educación, la Ciencia y la Cultura
portugale Organização dos Estados Ibero-americanos para Educação, Ciência e Cultura
emblemo
internacia ne-registara organizaĵo
Dum 1949 –
Fondodato 1985
Sidejo Calle de Bravo Murillo
Lando Hispanio
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Membroŝtatoj de la Iberamerika Organizo

Al tiu ĉi internacia organizaĵo apartenas Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Kolombio, Kostariko, Kubo, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Hispanio, Gvatemalo, Ekvatora Gvineo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Portugalio, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo. Ekde 1991, ĝiaj du oficialaj lingvoj estas kaj la hispana (parolata en la plimulto de la membroŝtatoj) kaj la portugala (Portugalio kaj Brazilo).

La iberamerika organizo okupiĝas pri la edukado, scienco, teknologio kaj la kulturo. Promocii la kunlaboradon, interŝanĝojn, evoluon, disvastigadon kaj komunikadon inter la membroŝtatoj. Ankaŭ ĝi promocias la studadon kaj diskonigadon kaj de la hispana kaj de la portugala lingvoj.

Eksteraj ligilojRedakti