Organizaĵo de Islama Kunlaboro

La Organizaĵo de Islama Kunlaboro (arabe منظمة التعاون الاسلامي, Munaẓẓama at-Taʿāwun al-ʾIslāmiyy; france Organisation de la Coopération Islamique; angle Organisation of Islamic Cooperation) estas organizo de ŝtatoj kun islamo kiel plimulta religio. Ĝi estis kreita en 1969 dum la Konferenco de Rabato kaj prezentita du jarojn poste. Ĝia sidejo troviĝas en Ĝido (Sauda Arabio). En ĝi membras 57 ŝtatoj, inkluzive de Palestino. 56 el la 57 ŝtatoj de la organizaĵo estas membroj de la Unuiĝintaj Nacioj. La 28-an de junio 2011 ĝi oficialigis sian nomon, antaŭe ĝi nomiĝis: Organizaĵo de la Islama Konferenco (OIK). Ĝi agas en kunlaborado de siaj membroj por la batalo kontraŭ imperiismo kaj novkoloniismo kaj por emancipiĝo de Palestino. Historie estis celebritaj diversaj kongresoj, kiuj kontribuis al ĝia evoluo: Lahore (1974), Mekko (1981), Kazablanko (1984), Kuvajto (1987), Dakaro (1991), Teherano (1997), Putraĝajo (2003), Istanbulo (2016).

Organizaĵo de Islama Kunlaboro
منظمة التعاون الإسلامي
emblemo
internacia organizaĵointerregistara organizaĵo • Islama organizaĵo
Komenco 25-a de septembro 1969 vd
Geografia situo 21° 30′ 36″ N, 39° 10′ 57″ O (mapo)21.51005555555639.182583333333Koordinatoj: 21° 30′ 36″ N, 39° 10′ 57″ O (mapo)
Lando(j) Sauda Arabio vd
Sidejo Ĝido
Organizaĵo de Islama Kunlaboro (Sauda Arabio)
Organizaĵo de Islama Kunlaboro (Sauda Arabio)
DEC
Organizaĵo de Islama Kunlaboro
Organizaĵo de Islama Kunlaboro
Map
Organizaĵo de Islama Kunlaboro
Moto Sekurigi la interesojn kaj certigi la progreson kaj bonfarton de islamanoj
Ĉefestro(j) Hissein Brahim Sem Taha • Yousef Al-Othaimeen • Iyad bin Amin Madani • Ekmeleddin İhsanoğlu vd
Lingvoj

franca lingvo
araba lingvo
angla lingvo

Filioj Statistical, Economic and Social Research and Training Centre for Islamic Countries • OIC-StatCom • Islama Edukada, Scienca kaj Kultura Organizaĵo • OIC Council of Foreign Ministers vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
OIK-membroj (helverde, observaj membroj).

La Islama Edukada, Scienca kaj Kultura Organizaĵo (ISESKO) (aŭ en la angla ISESCO pri Islamic Educational, Scientific and Cultural Organization) estas organizo establita en majo 1979 fare de la Organizaĵo de la Islama Konferenco (OIK, nun la Organizaĵo de Islama Kunlaboro).

OIK suspendis Sirion la 16-an de aŭgusto 2012, pro la kunteksto de Siria enlanda milito.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti