Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj

(Alidirektita el Organizo de Amerikaj Ŝtatoj)

La Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ) estas la ĉefa forumo al multflanka dialogo de Ameriko. Ĝiaj membroj estas la 35 sendependaj ŝtatoj de Ameriko. La Organizaĵo laboras por fortigi la pacon kaj sekurecon, solidigi la demokration, defendi la homajn rajtojn, apogi la socialan kaj ekonomian disvolviĝon de la Amerikaj landoj. Ĝiaj agoj celas vigligi la rilatoj inter la nacioj kaj popoloj de l' kontinento.

Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj
Organization of American States
Pan American Building, Washington.jpg
Fondodato 1948
Sidejo Pan American Union Building
Lando Usono
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

OAŜ havas sidejon en Vaŝingtono, Usono. Ĝi havas ankaŭ regionajn oficejojn en la membraj ŝtatoj.

HistorioRedakti

 
OAŜ havas sidejon en Vaŝingtono.

En 1890 la Unua Internacia Amerika Konferenco, okazanta en Vaŝingtono, kreis la Internacian Unuiĝon de Amerikaj Respublikoj kaj ĝian daŭran sekretarion, la Komercan Oficejon de la Amerikaj Respublikoj. En 1910 tiu organizaĵo iĝis Tutamerika Unuiĝo. La 30-an de aprilo 1948 21 ŝtatoj de l' kontinento kunvenis en Bogoto, Kolombio, por adopti la Ĉarton de la Organizaĵo de la Amerikaj Ŝtatoj.

Oficialaj lingvojRedakti

Estas kvar oficialaj lingvoj de OAŜ: la hispana lingvo, la franca lingvo, la angla lingvo kaj la portugala lingvo.

CelojRedakti

OAŜ havas la sekvajn esencajn celojn:

  • Garantii la pacon kaj la sekurecon de l' kontinento;
  • Antaŭenigi kaj solidigi la parlamentan democration sub la precipo de neinterveno;
  • Preveni la eblajn kaŭzojn de malfacilaĵoj kaj garantii pacan solvon de kvereloj inter la membraj ŝtatoj;
  • Organizi la solidaran agadon de tiuj se estos atako;
  • Serĉi solvon al ĉiuj politikaj, juraj, ekonomiaj problemoj kiuj okazos inter ili;
  • Antaŭenigi, pere de kunlabora agado, ekonomian, socialan kaj kulturan disvolviĝon de la membraj ŝtatoj;
  • Forigi la mizeron, kiu estas malhelpo al demokratia evoluo de la popoloj de l' kontinento;
  • Atingi sufiĉan limigon de konvenciaj armiloj por dediĉi pli da mono al sociala kaj ekonomia disvolviĝo de la membraj ŝtatoj.

Strukturo de OAŜRedakti

Laŭ la Ĉarto de OAŜ (Titolo 8-a), ĝiaj konsultaj kaj politikaj organoj estas:

  • Ĝenerala Asembleo;
  • Konsulta Kunveno de Ministroj de Eksterlandaj Rilatoj;
  • Interamerika Konsilio por Integra Disvolviĝo kaj specialaj konsiloj;
  • Interamerika Jura Komitato;
  • Interamerika Komisiono de Homaj Rajtoj
  • Ĝenerala Sekretario
  • Specialaj konferencoj;
  • Specialaj organoj;

Membro-ŝtatojRedakti

Origine estis 21 membro-ŝtatoj en 1948, nun estas 35 sendependaj ŝtatoj:

Ĝeneralaj Sekretarioj de OAŜRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti