Organizo de Trianguloj Inc.

framasona junulara asocio por junaj virinoj.

La Organizo de Trianguloj Inc. (angle: Organization of Triangles Inc. ) estas masona junulara asocio por junaj virinoj de aĝoj komprenitaj inter la 10 kaj la 21 jaroj. La Organizo de Trianguloj Inc. estis fondita en la jaro 1925 de Rose E. Scherer en la ŝtato de Nov-Jorkio. Dum preskaŭ naŭdek jaroj la Trianguloj estis juna vibra kaj dinamika grupo kie junoj povas fari amikojn kaj establi novajn rilatojn. La triangulo formas la karakteron kaj estas serva orientita frateco kiu konstruas fundamentojn por siaj membroj por disvolvi siajn kapablojn kiaj civitaneco, oratoreco, valoro de laboro en teamo, fido kaj memestimo. Membroj havas ŝancojn por esprimi siajn opiniojn kaj lerni kiel fari realaĵon siajn ideojn, la organizo helpas siajn membrojn formi novajn amikecojn kun aliaj homoj en sekura kaj kontrolita medio. La fondinto de la Organizo de Trianguloj Inc. nomiĝis Rose E. Scherer kaj estis naskita la 18an de novembro de la jaro 1883 en la urbo de Novjorko. Scherer estis Granda Matrona de la Ordo de la Orienta Stelo. Ŝi havis la ideon de krei unu fratan grupon por junaj virinoj kaj filinoj de la masona frateco por la preparo de estontaj membroj de la adoltaj organizoj. Iliaj proponoj estis akceptitaj sub la patroneco de la Ordo de la Orienta Stelo.[1]

Organizo de Trianguloj Inc.
Organization of Triangles Inc.
Tipo Framasonismo
Fondodato 1925
Retejo ootny.org
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

ReferencojRedakti

  1. www.nymasons.org/. Arkivita el la originalo je 2016-10-02. Alirita 2016-10-01.

Eksteraj ligilojRedakti