Orgenfabriko Eifert

Eifert estis orgenfabriko en Stadtilm en Germanujo. La firmaofondinto Adam Eifert mem konstruis pli ol 115 orgenojn por Turingio kaj ĉ. du dekduojn por Hesio.[1]

HistorioRedakti

Adam Eifert (1841-1910) fondis la entreprenon lerninte inter 1858 kaj 1861 la orgenkonstruadon ĉe Friedrich Wilhelm Bernhard en Romrod.[2] Poste estis liaj lernoknabaj jaroj en 1862/63 ĉe la ateliero de Ibach en Barmen. en 1864/65 ĉe August Martin (Rigo) kaj inter 1865-67 ĉe Karl-August-Eduard Witzmann.[3] En 1867 li edzinigis la filinon de Witzmann estonte ties kompaniano. En 1871 Eifert iĝis memstarulo gajninte la granddukan saksian orgenfarprivilegion.[4]

Ĉar la geedzeco restis seninfana lia nevo Johann Eifert (1870-1944) posteulis; li estis inter 1905 kaj 1907 afergvidanto kaj posedanto de Eifert & Müller kaj inter 1908 kaj 1926 proprietulo de Ad. Eifert und Nachfolger. Inter 1927 kaj 1936 li estis orgenfaristo ene de la entrepreno faranta ekde 1928 nur riparojn, ne plu novkonstruojn. Lasta posedanto estis (de 1936 ĝis 1944) Otto Schäfer.[5] Post la Dua mondmilito transprenis Lothar Heinze la malplenan atelieron. Ekde 1967 la firmao Orgelbau Schönefeld kontinuigis la tradicion sub nova nomo.[6]

VerkaroRedakti

Ĝis 1907 konstruis Adam Eifert en Stadtilm pli ol 140 orgenojn. Dume la plejmulto hejmiĝis en Turingio, ĉ. du dekduoj transportitis vagornare al Heslando, ĉefe ĉe Vogelsberg. La unu- kaj duklavaraj vilaĝorgenoj havas inter 5 kaj 26 registrojn. Eifert uzis komence la mekanikan membranoventkesto, sed almenaŭ ekde 1887 la mekaninkan konunsvalvan keston; fine ekde 1891 oni uzis tuban pneŭmatikon. Ekde la 20-a jarcento kvazaŭ ĉie venkis la pneŭmatika traktilaro, kio ebligis malmultkostan produktadon kaj plian kapablon elteni la premantan konkurencon. La registro-traktilaro specialas: la registrobutonoj ne laŭkutime tiratas sed - por aktivi ili - malsupren prematas per mekaniko pika. Johann Eifert liveris ĝis 1962 kvardekdu novkonstruitajn orgenojn.[7]

Sone la orgenoj estas laŭ romanika stilo. Eifert preferis baztonajn lipfajfilojn en ok-pieda situo por povi eligi senŝtupan sondinamikon. Kontraŭe langofajfiloj kaj alikvotregistroj maloftas. La dua klavaro estas eĥo-verko disponante pr tre dolĉsonaj flutaj kaj arĉinstrumentaj voĉoj. [8]

Verkaro (elekto)Redakti

Kursivskribo indikas ke la orgeno mem ne plu ekzistas respektive nur per sia orgenfasado. En la kvina kolono la romia cifero estas la nombro de la klavaroj kaj granda P-litero signifas la havon de memstara pedalo. La araba cifero staras por la nombro de la sonantaj registroj; fine troviĝas en la lasta kolono informoj pri la konserviĝstato aŭ apartaĵoj.

jaro loko kirko bildo klavaro registroj notoj
1867 Am Ettersberg-Ottmannshausen Dorfkirche Ottmannshausen II/P 14 kune kun Karl-August Witzmann; kontrolo fare de Johann Gottlob Töpfer
1878 Neumark St. Johannis II/P 19 op. 15, Adam Eifert
1879 Gersfeld-Hettenhausen Ev.-Luth. Pfarrkirche St. Georg II/P 17 Adam Eifert; multo orgiginala; mekanikaj ludo- kaj registrotrakturo kun Schleifladen, Calcantenzug
1880 Oberrod Ev. Kirche I/P 6 Adam Eifert, mekanika trakturo kun kestoj el zinko[9]
1881 Schmiedehausen-Lachstedt Dorfkirche Lachstedt II/P 9 op. 21, Adam Eifert; noto en la orgena interno „30.6.1900 Ef“ (agordo)
1883 Bad Sulza St. Mauritius, ĉefa orgeno   II/P 24 op. 34, Adam Eifert
1883 Grebenau-Udenhausen Ev. Kirche I/P 6 mekanikaj ventkestoj keglaj[10]
1884 Magdala-Maina Dorfkirche Maina II/P 10 op. 43, Adam Eifert
ĉ. 1885 Milda St. Jakobus II/P 13 Adam Eifert, eble nur alikonstruo de antaŭula versio de Ludwig Wilhelm Hähner
1886/1899 Bad Berka-Tannroda St. Michael II/P 22 op. 49, Adam Eifert; enkonstruo de la rokoko-orgenfasado de la antaŭula instrumento
1886 Schmieden (Uhlstädt-Kirchhasel) Dorfkirche Schmieden I/P 5 Adam Eifert
1886 Bad Sulza-Dorfsulza St. Johannes Evangelist II/P 12 op. 53, Adam Eifert
1887 Beelitz St. Marien und St. Nikolai II/P 20 Adam Eifert
1887 Ilmenau-Roda Kirche Roda II/P 10 Adam Eifert
1888 Laucha an der Unstrut St. Marien III/P 29 Adam Eifert, pligrandigoj en 1963; plejparta konserviĝo
1889 Wipfra Wehrkirche II/P 10 Novkonstruo far Adam Eifert malantaŭ la historia fasado; restaŭradoj en 2004
1890 Mellenbach Katharinenkirche II/P 17 Adam Eifert
1890–1891 Bad Berka-Bergern Zum Kripplein Christi II/P 7 op. 68, Adam Eifert; farbis la internon kirkan en 2002 la pacaktivulo Matt Lamb
1892 Goldisthal Evangelisch-lutherische Kirche II/P 20 Adam Eifert
1894 Magdala-Göttern Dorfkirche Göttern II/P 12 op. 82, Adam Eifert
1894 Freiensteinau Evangelische Kirche Freiensteinau II/P 14 Adam Eifert, kun mekanikaj konusvalvaj kestoj, malantaŭ prospekto de Johann Georg Stertzing (1728)[11]
1894 Lauterbach-Allmenrod Ev. Kirche I/P 9 Adam Eifert, mekanikaj konusvalvaj kestoj[12]
1895 Großschwabhausen-Hohlstedt op. 85, Adam Eifert; 1988 verschenkt an Jenaer Musiklehrer
post 1890 Bad Blankenburg-Zeigerheim Wehrkirche Zeigerheim II/P 7 op. 88, Adam Eifert
1896 Vollersroda Dorfkirche Vollersroda II/P 8 op. 89, Adam Eifert; fasado de la antaŭula instrumento
1897 Wartenberg-Angersbach Evangelische Kirche Angersbach II/P 20 Adam Eifert, 1968 modernisiert[13]
1897 Lautertal-Hopfmannsfeld Ev. Kirche II/P 16 Adam Eifert[14]
1899 Grammetal-Obernissa Simon Petrus II/P 12 op. 102, Adam Eifert
1900 Caldern Nikolaikirche II/P 20 Novkonstruo fare de Adam Eifert post orgenfasado de Johann Christian Rindt (1701–1702), ŝanĝo de la interna verko en 1978
um 1900 Dosdorf St. Otmar II/P 13 Adam Eifert
1901 Herbstein Katholische Kirche II/P 10 op. 111, Adam Eifert; mekanikaj konusvalvaj kestoj; konserviĝo sen iuj ŝanĝoj[15]
1901 Niederzimmern St. Wigberti II/P 26 op. 105, Adam Eifert; restaŭrado en 1996 fare de la firmao Schönefeld (Stadtilm), en 2001 orgenkonsekro okaze de la datreveno 1125-a lokmencio
1901 Biedenkopf=Eckelshausen Evangelische Kirche   II/P 10 Adam Eifert[16]
1901 Karben-Petterweil St. Martin II/P 10 grandparta konserviĝo post novromanika orgenfasado; malpligrandigo de du registroj en 1971[17]
1902 Apolda Sophienschule op. 123, Johann Eifert, donaco de Schulsparkasse; perdiĝis
1903 Stadtilm Stadtkirche St. Marien III/P 32 sub uzo de baroka orgenfasado kaj partoj de la Schulze-orgeno de 1789; specialaĵo estas ke anstataŭ ornamfajfiloj faritis ornamkrado
1904 Schwalmtal-Brauerschwend Evangelische Kirche II/P 12 Adam Eifert, mekanikaj konusvalvaj kestoj, novrenesanca fasado[18]
1904 Brauerschwend Evangelische Kirche II/P 12 Adam Eifert, mekanikaj konusvalvaj kestoj, malantaŭ historia fasado (la starigon de la gotiksimila fasado malpermesitis fare de la monumentprotektado-aŭtoritatoj [19]
1904? Biedenkopf-Breidenstein Evangelische Kirche II/P 6 [20]
1904/1905 Bad Berka-Meckfeld St. Martin II/P 10 op. 136, Adam Eifert
1905 Rödelwitz (Uhlstädt-Kirchhasel) Dorfkirche Rödelwitz I/P 5 Adam Eifert
1905 Beetzseeheide-Gortz Dorfkirche Gortz I/P 12 Adam Eifert
1905 Apolda-Schöten St. Marien II/P 10 op. 138, Adam Eifert
1905 Hünstetten-Wallrabenstein Peterskirche I/P 8 mekanikaj konusvalvaj kestoj[21]
1907 Lotschen Dorfkirche Lotschen II/P 10 op. 149
1907 Blankenhain-Meckfeld Martinskirche I/P 7 op. 167
1906 Blankenhain-Thangelstedt St. Georg II/P 10 op. 146 „Adam Eifert Nachf.“
1905–1908 Weimar-Ehringsdorf Beatae Mariae Virginis II/P 17 August Müller
1910 Gladenbach-Weitershausen Ev. Kirche I/P 6
1910 Bad Berka-Tiefengruben St. Nikolaus II/P 12 August Müller; 2006 forigo de la klavaro
1911 Magdala-Ottstedt St. Nikolai II/P 10 August Müller; kosta oferto de Adam Eifert en 1907
1913 Bromskirchen Evangelische Kirche Bromskirchen II/P 10 Andreas Reinecke/Bernhard Reinecke (?)/Daniel Mütze (?, 1704), Johann Eifert; pendantaj fajfiloj en la meza fajfila turo
1913 Grebenhain-Ilbeshausen Evangelische Kirche II/P 12 mekanikaj-pneŭmatikaj konusvalvaj kestoj[22]
1916 Elxleben ĉe Gera St. Michaelis   II/P 28 novkonstruo en malnova orgenfasado de Franciscus Volckland (1749)
1916 Niederzimmern Trauerhalle (funebra halo) I 5 op. 180; 2000 Auslagerung der Pfeifen

LiteraturoRedakti

EinzelnachweiseRedakti

  1. Bösken, Fischer: Quellen und Forschungen zur Orgelgeschichte des Mittelrheins. Bd. 3/1. 1988, p. 21.
  2. Bösken, Fischer: Quellen und Forschungen zur Orgelgeschichte des Mittelrheins. Bd. 3/1. 1988, p. 18.
  3. Pape: Lexikon norddeutscher Orgelbauer. Bd. 1: Thüringen und Umgebung. 2009, p. 64.
  4. Orgeno en Ober-Wegfurth
  5. Pape: Lexikon norddeutscher Orgelbauer. Bd. 2: Sachsen und Umgebung. 2012, p. 75.
  6. Orgelbau Schönefeld, firmao-historio
  7. Fischer: 100 Jahre Bund deutscher Orgelbaumeister. 1991, p. 175.
  8. |wayback=20161014060135 Orgeno en Freiensteinau
  9. Bösken, Fischer: Quellen und Forschungen zur Orgelgeschichte des Mittelrheins. Bd. 3/2. 1988, p. 735.
  10. Bösken, Fischer: Quellen und Forschungen zur Orgelgeschichte des Mittelrheins. Bd. 3/2. 1988, p. 930.
  11. Bösken, Fischer: Quellen und Forschungen zur Orgelgeschichte des Mittelrheins. Bd. 3/1. 1988, p. 310.
  12. Bösken, Fischer: Quellen und Forschungen zur Orgelgeschichte des Mittelrheins. Bd. 3/1. 1988, p. 32.
  13. Bösken, Fischer: Quellen und Forschungen zur Orgelgeschichte des Mittelrheins. Bd. 3/1. 1988, S. 68.
  14. Bösken, Fischer: Quellen und Forschungen zur Orgelgeschichte des Mittelrheins. Bd. 3/1. 1988, p. 496.
  15. Bösken, Fischer: Quellen und Forschungen zur Orgelgeschichte des Mittelrheins. Bd. 3/1. 1988, p. 459.
  16. Bösken: Quellen und Forschungen zur Orgelgeschichte des Mittelrheins. Bd. 2/1. 1975, p. 149.
  17. Bösken, Fischer: Quellen und Forschungen zur Orgelgeschichte des Mittelrheins. Bd. 3/2. 1988, p. 771.
  18. Bösken, Fischer: Quellen und Forschungen zur Orgelgeschichte des Mittelrheins. Bd. 3/1. 1988, p. 151.
  19. Bösken, Fischer: Quellen und Forschungen zur Orgelgeschichte des Mittelrheins. Bd. 3/1. 1988, p. 235.
  20. Bösken: Quellen und Forschungen zur Orgelgeschichte des Mittelrheins. Bd. 2/1. 1975, p. 98.
  21. Bösken: Quellen und Forschungen zur Orgelgeschichte des Mittelrheins. Bd. 2/2. 1975, p. 790.
  22. Bösken, Fischer: Quellen und Forschungen zur Orgelgeschichte des Mittelrheins. Bd. 3/1. 1988, p. 512.

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eifert (Orgelbau) en la germana Vikipedio.