La orgenkonstruo okupiĝas pri la planado kaj konstruado de fajfilorgenoj. krome la tasko de orgenkonstruisto konsistas en tio, flegi (inkluzive purigi), ripari, renovigi kaj restaŭrigi ekzistantajn orgenojn. Krom la propra orgenkonstruo do la orgenflegado inkluzive agordado kaj intonaciado estas la ĉefa laborkampo de orgenkonstruisto.

fasadoskizo de Johann Georg Dirr.

Priskribo de la metio redakti

Ĉe la konceptado de orgeno grave rolas faktoroj kiel la uzataj materialoj, la dispozicio, la speco de la traktilaro (mekanika, pneŭmatika, elektropneŭmatika kaj miksformoj). Ankaŭ oni devas konsideri la ejon, en kiu oni starigas la orgenon, laŭ akustikaj kaj arkitekturaj aspektoj. Dum la orgenkonstruado oni devas prilabori la diversajn lignojn, metalojn, ledojn, feltojn, plastojn kaj aliajn prilaborotajn materialojn. Pretaj fajfiloj estas antaŭintonaciitaj en la metiejo. La fina intonaciado okazas, kiam la orgeno estas konstruata sur la celloko.

La plej oftaj riparendaj difektoj kutime okazas je la traktilaro kaj ties postregulendaj partoj, la klavaroj, ludhelpiloj (konektilo, ŝvelverko). Ĉe orgenrestaŭrado la historia orgeno estas traktata tiel singarde kiel eble, kelkfoje ankaŭ komplete malkonstruita. En la plejmultaj kazoj la orgeno estas reestigata en sian staton de novkonstruo, escepte de statoj formitaj per alikonstruadoj, kiuj jam siaflanke havas monumentkarakteron. Malfunkciemaj aŭ mankaj partoj estas anstataŭigataj laŭskale kaj laŭmateriale resp. rekonstruataj, kaj la sono de la instrumento kiel eble pleje alproksimata al la prastato, tio koncernas ankaŭ la altecon de la agordotono kaj la specon de la agordo (agordo).

Orgenkonstruistoj redakti

Orgenkonstruisto estas metiisto pri la produktado de muzikiloj. En Germanio ekzemple la kompleta nomo estas „orgen- kaj harmoniumkonstrua majstro“. La profesia lernado okazas en lernmetiejoj samkiel en fakaj profesilernejoj. La grandeco de kelkaj mendoj kaj la specialaj postuloj de la respektiva ejo, por kiu estu konstruata la orgeno, ebligas individuan "manskribon" (konstrumanieron) de la orgenkonstruista majstro. La profesio de la orgenkonstruisto estas treege postulema en korpora rilato (i.a. levado de plej pezaj ŝarĝoj) kaj ankaŭ en mensa rilato (rapida, sed konscienca laborado en ege limigita tempo). Dum la konstruado de la orgenpartoj la konstruisto devas disponi pri bona spaca imagokapablo, ĉar dudimensiaj teknikaj skizoj devas esti realigataj tridimensie. Kutime fuŝoj estas nur malfrue registreblaj kaj do kaŭzas multajn kostojn, ĉar la orgeno ofte estas komplete muntita nur sur la planita starloko. Male la metio estas malbone salajrata.

En Germanio, unu el la plej gravaj orgenlandoj, ĉitempe estas ĉirkaŭ 170 orgenkonstruaj firmaoj kun 2500 dungitoj.[1] En la datenbanko pri orgenoj en Berlino (esplorejo por dokumentado pri orgenoj) ĉitempe 53.000 orgenoj estas registritaj en Germanio.[2] Kompare: La katolika eklezio posedas en Germanio ĉ. 24.500 preĝejojn.[3]

Fontoj redakti

  1. [1], Aliro la 5-an de novembro 2006
  2. Hejmpaĝo de la ORDA-projekto[rompita ligilo], aliro la 5-an de novembro 2006
  3. Deutsches Liturgisches Institut, aliro la 5-an de novembro 2006

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Wolfgang Adelung: Einführung in den Orgelbau. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1991, ISBN 3-7651-0279-2

Ligiloj redakti