Oriel College

kolegio de Universitato de Oksfordo

Oriel College estas konstitucianta kolegio de la Universitato de Oksfordo en Oksfordo, Anglio. Lokita en Oriel Square, ĝi estas la plej malnova reĝa fondaĵo en Oksfordo. En rekono de ĉi tiu reĝa rilato, ĝi estis ankaŭ konata kiel Kolegio de l'Reĝo.

Oriel College
kolegio de Universitato de Oksfordo • konstruaĵa komplekso
Informoj
fondodato 1324
fondinto(j) Adam de Brome vd
Situo
Geografia situo 51° 45′ 6″ N, 1° 15′ 13″ U (mapo)51.751567-1.253703Koordinatoj: 51° 45′ 6″ N, 1° 15′ 13″ U (mapo)
lando Britio
urbo Oksfordo
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Oriel College (Britio)
Oriel College (Britio)
DEC
Oriel College
Oriel College
Map
Oriel College
vdr
Oriel College la kolegio de la Universitato de Oksfordo

La originala mezepoka fondaĵo starigita de Adam de Brome, sub la patroneco de Eduardo la 2-a, estis nomita la Salono de Sankta Maria en Oksfordo. Ĝi estis fondita en 1326. Dum la angla enlanda milito, Oriel gastigis altrangajn membrojn de la Reĝa Oksforda Parlamento.

La ĉefa loko de la Kolegio korpigas kvar mezepokajn salonojn: Bedel Hall, St Mary Hall, St Martin Hall kaj Tackley's Inn, la lasta estis la plej frua proprieto akirita de la universitato kaj la plej malnova staranta mezepoka salono en Oksfordo. La Kolegio havas preskaŭ 40 instruistojn, ĉirkaŭ 300 studentojn kaj 160 diplomitojn, ĉe kio la studentaro havas proksimume egalajn nombrojn da viroj kaj virinoj.

Famaj diplomitoj redakti