Anti-Lebanono

montaro
(Alidirektita el Orienta Lebanono)

Anti-Lebanono estas la okcident-civiliza nomo por Orienta Lebanono (arabe جبال لبنان الشرقية). Tiu sudokcidenten-nordorienten iranta montaro konstituas la limon inter Sirio kaj Libano [1]. La landlimo estas principe difinita laŭlonge de la montaropintoj. Plejparte de la montaro troviĝas en Sirio.

Anti-Lebanono
(جبال لبنان الشرقية)
Orienta Lebanono
montaro
Monto Hermono, kiel vidite ekde la pinto de Bental-Monto
Ŝtato Libano, Sirio
Regiono Limo de Libano kaj Sirio
Plej alta punkto Monto Hermono (جبل الشيخ)
 - alteco 2 814 m s. m.
 - koordinatoj 33° 24′ 51″ N 35° 51′ 26″ O / 33.41417 °N, 35.85722 °O / 33.41417; 35.85722 (mapo)
Longo 150 km (93,21 mi)
Satelita bildo de Libano kaj apuda Sirio. La neĝ-kovritaj areoj pli proksime de la marbordo indikas la linion de Lebanono kaj la neĝ-kovritaj areoj pli for kontinentinternen indikas la linion de Anti-Lebanono

Vikimedia Komunejo: Anti-Lebanon mountain range

Etimologio redakti

La nomo Anti-Lebanono devenas de la greka Anti-Libanus, en kiu la prefikso "anti" signifas ‘kontraŭe’.

Priskribo redakti

La montaro troviĝas oriente kaj paralele (kontraŭe) de Lebanono. Ĉe sia suda ekstremo ĝi ankaŭ troviĝas en Golanaj Altaĵoj. Okcidente troviĝas valoj kiuj disigas ĝin de Lebanono en centra Libano - Valo Bekaa norde kaj Rivero Hasbani sude. Oriente, en Sirio, troviĝas Orienta Altebenaĵo kiu ampleksas la urbon de Damasko. Anti-Lebanono proksimume longas 150 kilometrojn. Norde, ĝi etendiĝas gis preskaŭ la latitudo de la siria urbo de Homs. Sude, la montaro limtuŝas Golanajn Altaĵojn sed ĝi entenas la plej altajn pintojn de Monto Hermono (arabe: Jabal el-Shaykh), je 2 814 metroj, kaj Monto Talat-Musa, je 2 669 metroj. Tiuj pintoj estas neĝ-kovritaj dum multe de la jaro kaj situas ĉe la libana-siria landlimo.

Biogeografio redakti

La montaro situas en la ekoregiono de la sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj.

Referencoj redakti