Orienta Samaro - tagaloge Silangang Samar, plenforme Lalawigan ng Silangang Samar, hispane Sámar Oriental, plenforme Provincia de Sámar Oriental - estas provinco de la Filipinoj. Ĝia ĉefurbo estas Borongan. La provinco fondiĝis la 19-an de junio 1965. Ĝi kovras la orienton de la insulo Samaro. La provinco apartenas al la regiono Orientaj Bisajoj kaj ampleksas areon de 4 640 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2010 entute 405 114 loĝantoj vivis sur la provinca teritorio, kio rezultigas loĝdenson de 87 loĝantoj po km². Vaste parolataj lingvoj en la provinco estas la varaja, la cebua, la tagaloga kaj la angla.

Orienta Samaro
Flago
provinco de la Filipinoj [+]

AkvejoPacifiko

Supermara alteco16 m [+]
- koordinatoj12° N, 125° O (mapo)11.666666666667125.41666666667Koordinatoj: 12° N, 125° O (mapo)
Akvokolektejo4 660,47 km² (466 047 ha) [+]
Areo4 660,47 km² (466 047 ha) [+]
Loĝantaro477 168 [+] (1-a de majo 2020)

GuberniestroBen Evardone
(ekde 30-a de junio 2019)

Poŝtkodo6800–6822 [+]
KodoPH-EAS

Orienta Samaro (Filipinoj)
Orienta Samaro (Filipinoj)
DEC

Map
Orienta Samaro

Vikimedia Komunejo:  Eastern Samar [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Marko sur bildo

Orienta Samaro
situo de la provinco en la Filipinoj:
  •   helbrune sub la ruĝa nomo
  • Eksteraj ligiloj

    redakti