Orienta Timoro en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Orienta Timoro en la Olimpikoj ekde la jaro 2004 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankaŭ ekde 2014, do ĝis nun en 2014, 2018 kaj 2022 estas malgrandaj teamoj de orienttimoraj partoprenantoj. De 1976 ĝis 1996, ĝi konkuris kiel parto de la olimpika teamo de Indonezio kaj en 2000 kvar teamanoj konkuris kiel individuaj olimpikaj atletoj.

Yohan Goutt Goncalves en 2014 estis la unua vintra teamano
La olimpika flago

La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.

Kunordigas la teamon la Olimpika Komitato de Orienta Timoro (portugale Comité Olímpico Nacional de Timor-Leste).

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
Augusto Soares en la maratono de la Olimpiko de 2012
 
 
emblemo