Malfermi la ĉefan menuon

Orienta semida lingvaro

lingvaro

La orienta semida lingvaro estas divido de la semida lingvaro, atestita per du lingvoj: la akada lingvo kaj eblaa lingvo. Ambaŭ lingvoj formortis antaŭlonge. Ili apartiĝas de aliaj semidaj lingvoj diversmaniere. Oni kredas ke tiu lingva situacio okazis dum la parolantoj de orientaj semidaj lingvoj veturis pli orienten kaj setlis en Mezopotamio dum la 3-a jarmilo a.k.e., kiel akadaj tekstoj de tiu epoko atestas. En la 2-a jarmilo a.k.e. la orienta semida lingvaro, speciale la akada, dominis la regionon. Ili influiĝis de la nesemida sumera lingvo kaj adoptis la kojnoskribon.

Ĉar la orientaj semidaj lingvoj estis verkitaj per sumera skribo, estas malfacile determini ilian fonologion. Ekzemple, la glota halto kaj faringa frotsono ŝajne forestas, sed ili povus ekzisti neskribitaj, pro la neadekvateco de la sumera kojnoskribo.

Malsame al la aliaj semidaj lingvoj, la vortordo de la konataj orient-semidaj lingvoj estas Subjekto Objekto Verbo anstataŭ Verbo Subjekto ObjektoSubjekto Verbo Objekto, eble influe de la sumera.