Orientfrisaj ĉefuloj

Orientfrisa

La orientfrisaj ĉefulojtribestroj (altgermane plurale Häuptlinge, platgermane plurale hovetlinge / hovedlinge, frise haadlinge, nederlande hoofdelinge) regis en Orientfrislando dum la 14-a jarcento, post kiam la malnova, egaleca konstitucio el la tempo de la Frisa Libereco ne plu respektiĝis.

Orientfrislando ĉirkaŭ la jaro 1300, en la epoko de la lokaj ĉefuloj (mapa priskribo en la altgermana)

Orientfrislando estis sub neniu centraligita regado, kontraste al preskaŭ la tuta feŭdisme regata resto de Eŭropo dum la mezepoko. De la 12-a kaj 13-a jarcentoj la "liberaj frisoj", kiel ili nomis sin, jam organiziĝis en kvazaŭ-kooperativaj komunumoj (altgermane Landesgemeinden), en kiu ĉiu membro havis egalajn rajtojn, almenaŭ en komenco. Tiu fundamenta egaleco aplikiĝis al ĉiuj posedantoj de farmbienoj en siaj respektivaj vilaĝoj kaj preĝejaj paroĥoj. La publikaj oficoj de la juĝistoj aŭ platgermane Redjeven ("konsildonantoj") estis ĉiujare nomumitaj per liberaj elektoj. Praktike tamen, pluraj nobeluloj (latine nobiles) elstaris inter la egaluloj: la publikajn oficojn ofte okupis la membroj de grandaj kaj riĉaj familioj. De la 13-a jarcento, la statusaj simboloj de tiuj nobiles estis fortikigitaj ŝtonaj domoj (platgermane stins, la antaŭaĵoj de la postaj ĉefulaj kasteloj) kaj malgrandaj armeoj de solduloj.

mezepoka burgo de la tiutempa frisa tribestro en Dornum
Orientfrislando nun
orientfrisa ĉefulo en nobelaj vestaĵoj, el libro de Unico Manning, komencita en 1561