Malfermi la ĉefan menuon
Orinokia pejzaĝo.

Orinokio en hispana Orinoquía [orinoKIa],[1]​ konata ankaŭ kiel Llanos Orientales (Orientaj Ebenaĵoj), estas unu el la 6 naturaj regionoj de Kolombio. Ĝi estas situa oriente de la lando, lima norde kaj oriente kun Venezuelo, sude kun Amazonio kaj oriente kun la regiono de Andoj. Determinita de la baseno de la rivero Orinoko, estas ekosistemo kiu karakteriziĝas ĉar estas ebenaĵo. La regiono troviĝas inter la riveroj Arauca, Guaviare, Orinoko kaj la ebenaĵa Piedemonte (ĉemontarejo).[2][3]

Estas regiono de intensa aktiveco en brutobredado ĉefe de bovoj, kie okazis gravaj luktoj dum la epoko de la Sendependigo de Kolombio kaj de Venezuelo. Kulture kaj socie, ĝi estas loĝata de la llanero [ĝaNEro] (ebenaĵano), individuo komuna ankaŭ al regiono Llanos de Venezuelo.[4]

Orinokio koincidas multe kun du regionoj klare diferencitaj kaj kutime estas ia konfuzo inter ili. La unua estas rivera baseno, nome tiu de la rivero Orinoko. Tiu etendas el Andoj al ĝangaloj de Amazonio (la propra rivero Orinoko elfluas en la ĝangalo amazona de Venezuelo), kaj ĝi inkludas la basenojn de la riveroj Meta, Guaviare kaj Guainía. La dua, Llanos, estas natura kaj kultura regiono kolombi-venezuela. Tiu estas karakterizata de etendaj savanoj de zono intertropisa kaj galeriaj arbaroj; ties loĝantoj, llaneros, havas apartajn kulturon kaj historion diferencigitajn.

NotojRedakti

  1. IGAC. Regiones Naturales de Colombia [mapo], eldono 1997, 1:5000000. [1] Konsultita la 5an de februaro 2018.
  2. «Programa de las Naciones Unidas para el Desarrollo. País:Colombia». Programa de las Naciones Unidas para el Desarrollo en Colombia. [2] Konsultita la 7an de junio 2013.
  3. Díaz Rivero, Gonzalo (1998). Wilson Acosta Valdeleón, ed. Orígenes 5. Santa Fe de Bogotá, DC., Colombia: Libros y Libros S.A. p. 178. ISBN 9589418457.
  4. Atlas del Estudiante, publicación del periódico El Espectador, Dorling Kindersley, 2008.