Nuglar-Sankt Pantaleon

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Orismühle)

Nuglar-Sankt Pantaleon estas urbo kaj komunumo en la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 470 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Nuglar-Sankt Pantaleon
Blazono de Nuglar-Sankt Pantaleon
Blazono de Nuglar-Sankt Pantaleon
Blazono de Nuglar-Sankt Pantaleon
Pastra preĝejo Sankta Pantaleono
Pastra preĝejo Sankta Pantaleono
Pastra preĝejo Sankta Pantaleono
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Dorneck
Geografia situo CH1903: 619181 / 257970 (mapo)47.4722222222227.6930555555556Koordinatoj: 47° 28′ N, 7° 42′ O; CH1903: 619181 / 257970 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1470
Areo 6,34 km²
Alteco 488 m super marnivelo
Poŝtkodo 4412
Komunumkodo 2478
Mapo de Nuglar-Sankt Pantaleon
Mapo de Nuglar-Sankt Pantaleon
Mapo de Nuglar-Sankt Pantaleon
vdr

Geografio redakti

Nuglar-Sankt Pantaleon situas en nordoriento de la Nigrobubolando sur la norda flanko de Soloturna Ĵuraso tri kilometrojn sudokcidente de Liestal. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Nuglar kaj Sankt Pantaleon, la setlejoj Orismühle kaj Neunuglar kaj diversaj izolitaj bienoj. La komunumon senakvigas la rivereto Orisbach, kiu formas la sudorientan komunumlimon kaj en Liestal alfluas al Ergolz.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,34 km², de kiuj 42,3% estas kovritaj de arbaro, 45,7% servas por agrikulturo kaj 11,4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Nuglar-Sankt Pantaleon limas en nordoriento al Liestal (BL), en sudoriento al Seltisberg (BL), en sudo al Lupsingen (BL), en sudokcidento al Büren, en nordokcidento al Gempen, kaj en nordnordokcidento al Frenkendorf (BL).

Trafiko redakti

Nuglar-Sankt Pantaleon situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per konekta vojo de Seewen al Liestal. 2 kilometrojn oriente en Liestal situas la plej proksima alveturejo al la ekspresvojo H2, tra kiu atingeblas la svisa aŭtovojo A2. Per la poŝtaŭtolinio de Liestal al Hochwald la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Nuglar datiĝas el la jaro 1147 kiel Nugerolo kaj de Sankt Pantaleono datiĝas el la jaro 1284 kiel ad S. Pantaleonem.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti