Orizaba

meksika urbo en la subŝtato de Veracruz

Orizaba (naŭatle : Ahualizapan, otome (en) : Mb'oñ'u) estas urbo kaj komunumo en la meksika subŝtato Veracruz. Ĝi situas 20 km okcidente de la ĝemelurbo de Córdoba, kaj limas Río Blanco kaj Ixtaczoquitlán, laŭ naciaj vojoj 180 kaj 190. En 2005, la urbo havis enloĝantaron de 117,273, kaj kovras preskaŭ la tutan areon de la municipo. La enloĝantaro de la municipo estis 117,289 kaj havas areon de 27.97 km². La nomo Orizaba venas de la hispana elparolo de la naŭatla nomo Ahuilizapan [āwil-lis-ā-pan], kio signifas (malglate) "loko de ludado de akvo".

Orizaba
Fotomontaĵo
loĝlokoj de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 94300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 18° 51′ N, 97° 6′ U (mapo)18.85-97.1Koordinatoj: 18° 51′ N, 97° 6′ U (mapo) [+]
Alto 1 242 m [+]
Areo 27,97 km² (2 797 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Orizaba (Veracruz)
Orizaba (Veracruz)
DEC
Orizaba
Orizaba
Situo de Orizaba
Orizaba (Meksiko)
Orizaba (Meksiko)
DEC
Orizaba
Orizaba
Situo de Orizaba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Orizaba, Veracruz [+]
vdr

Geografio redakti

La grandurbo situas 1,200 metrojn super la marnivelo, sur la bordoj de la Río Blanco kaj ĝiaj alfluantoj, inkluzive de la Río Orizaba, proksime de la buŝo de granda valo gvidanta okcidenten en la orientan parton de la Sierra Madre. Ĉi tiu loko ĉe la piedo de la montoj estas grava krucvojo laŭ kio dum pluraj cent jaroj estis la plej grava komercvojo inter Meksikurbo kaj Veracruz sur la marbordo de la Meksika golfo. Norde de la valo estas Pico de Orizaba (Citlaltéptl), vulkano kiu kun siaj 5636 m. estas la plej alta monto de Meksiko kaj la tria plej alta en Nordameriko.

Klimato redakti

La klimato estas ĝenerale agrabla, sed ofte estas pluva kaj nuba. La averaĝa temperaturo estas 18 °C, kaj la averaĝa kvanto de precipitaĵo estas 1 800 mm jare. En la plej varmaj tagoj de la jaro, la temperaturo povas superi 33 °C, kaj vintre ĝi povas fali ĝis 4 °C. La grundo en Orizaba estas precipe fekunda.

Lingvo redakti

La lingvo en Orizaba estas plejparte la hispana, kiel en la cetero de Meksiko. En la vilaĝo de Ixhuatlancillo, situanta norde de Orizaba, kaj en la granda montara regiono sude ( Sierra de Zongolica ), estas pluraj miloj da homoj kiuj parolas varion de la naŭatla kiu ofte estas nomita Orizaba Naŭatla.

Historio redakti

Orizaba jam estis grava vilaĝo kiam la hispanoj okupis la landon, kaj estis en Orizaba ke La Malinĉe, la interpretisto kaj amantino de Hernán Cortés, geedziĝis kun la hispano Juan Jaramillo. Memortabulo estis starigita en la urbo por festi tiun geedziĝon. En la kolonia periodo, Orizaba iĝis grava grandurbo. La 27-an de januaro 1774, Orizaba ricevis la statuson de vilao fare de la hispana reĝo Karolo la 3-a, kaj la 29-an de novembro 1830, ĝi ricevis la statuson de urbo.

Kiam Lucas Alamán fondis la unuan teksaĵfabrikon de Orizaba en 1836 ( la Cocoalapan- fabriko), la ekonomia vivo de la grandurbo komenciĝis kiel industria grandurbo. En 1839 la gazeto La Luz estis komencita. En la sama jaro, guberniestro Francisco Hernández y Hernández donis la nomon Veracruz-Llave al tiu meksika ŝtato, en memoro de generalo Ignacio de la Llave, kiu estis naskita en Orizaba. La 8-an de majo 1874, Orizaba iĝis la ĉefurbo de la ŝtato, sed en 1978 tiu statuso estis transdonita al Xalapa. En la regado de Porfirio Diaz ( El Porfiriato ), Orizaba estis deklarita la plej klera grandurbo en Meksiko. En la centro de la urbo estas konstruaĵo nomita El Palacio de Hierro (La Fera Palaco), kiu estis dezajnita fare de la franca arkitekto Gustave Eiffel. La partoj estis transportitaj per boato de Aŭstrio dum El Porfiriato kaj kunvenitaj en Orizaba.

Orizaba estas grava industria urbo. En 1896, estis fondita Cervecería Moctezuma, bierfarejo kiu ĝis hodiaŭ produktas la konatajn biermarkojn Sol kaj Dos Equis.

En la lastaj jaroj sub la gvidado de Porfirio Díaz, du gravaj strikoj okazis en la lando. La lasta el ili, la Río Blanco Striko, okazis en Orizaba, kaj estis grava preludo al la Meksika Revolucio.

Monumentoj kaj konstruaĵoj redakti

  • El Palacio de Hierro ("La Fera Palaco")
  • El Palacio Municipal (Urbdomo)
  • Preĝejo de Carmen
  • Preĝejo La Concordia
  • Ŝtata Artmuzeo
 
La valo Orizaba vidante norde, Orizaba en la meza distanco, la Pico de Orizaba ĉe la horizonto



 
Orizaba dum la Porfiriato
 
La Palacio Urba
 
La Arto Nouveau Palacio de Hierro
 
La Orkidea Domo ĉe BIORI Jardin Botanico de Orizaba
 
Orizaba antaŭ tagiĝo

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti