Orkadoj

insularo norda el insulo Britio
(Alidirektita el Orknejaj Insuloj)

La Orkadoj (angle Orkney Islands [okni ajlendz]) estas insularo norde de la Skota ĉeflando, sude de Ŝetlandaj Insuloj. Ĝi konsistas el pli ol 70 insuloj, insuletoj, post la markolo Pentland Firth, kiu larĝas 32 km. Ĝi apartenas al Skotlando kaj pli precize al la Nordaj Insuloj. La insuloj havas la areon de 976 km² kaj loĝantaron de ĉirkaŭ 20.000 personoj. Krome ĝi konsideriĝas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando.

Orkadoj
Flago
insularo • konsilia areo en Skotlando • registration county • leŭtenanta areo en Skotlando • Skota insula areo • kantono de Skotlando • historic county of the United Kingdom [+]

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj59° 0′ 0″ N, 3° 0′ 0″ U (mapo)59-3Koordinatoj: 59° 0′ 0″ N, 3° 0′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoWard Hill [+]
Areo988,7994 km² (98 880 ha) [+]
Loĝantaro22 270 [+] (2019)

HorzonoUTC±00:00 [+]
ISO 3166-2GB-ORK
ONS-kodo00RA

Orkadoj (Orkadoj)
Orkadoj (Orkadoj)
DEC

Orkadoj (Skotlando)
Orkadoj (Skotlando)
DEC
Map
Orkadoj

Vikimedia Komunejo:  Orkney Islands [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Mainland havas du urbojn: Kirkwall kaj Stromness. Kirkwall estas iama reĝa urbo kaj administra centro de la insularo. Vizitendas estas ankaŭ la mallarĝaj stratetoj, katedralo Sankta Magnus, episkopa palaco, restaĵoj de palaco de la skotaj grafoj, malnovaj konstruaĵoj.

Historio redakti

La Orkadoj estis menciitaj en la antikva klasika literaturo kiel Orcades, sed la loko estis loĝata jam pli frue. Oni trovis starigitajn ŝtonojn (megalitojn) spurojn de praepokaj komunumoj. Sur la okcidenta bordo de la insulo Mainland troviĝas la komunumo Skara Brae, kiun malkaŝis tempestoj el la sablodunoj. Ĝi estas la plej kompleta malfrua novŝtonepoka arkeologiaĵo.

La vikingoj okupis la insulojn en la 8-a jarcento, kie ili setlis en la 9-a jarcento. Post ili okupis la insulojn danoj. La Orkadoj kaj la Ŝetland-insuloj - kiel fianĉinaj donacoj - venis en posedon de la skota reĝo en 1472, kiam Jakobo la 3-a geedziĝis kun la dana princino Margito.

Geografio redakti

La surfacon de la Orkadoj formis la glacio, glaĉero, kiu elformis malaltan montetaron. Sur la insulo apenaŭ kreskas arbo.

La plej granda insulo de la Orkadoj estas la Mainland (alinome Pomona), kies du partojn interligas terkolo (larĝa de ĉirkaŭ 1,5 km) inter Kirkwall kaj Scapa Flow. Tie estas la Broch de Gurness.

East Mainland estas interligita per digo al la sudaj insuloj Burray kaj South Ronaldsay. Scapa Flow estis mararmea bazo dum la du mondmilitoj.

Ekonomio redakti

La agroj de la teritorio estas produktemaj, oni kultivas ĉefe furaĝplantojn kaj bredas bovojn, porkojn kaj kortobirdojn. La fiŝkaptado ne tiel gravas kiel sur la Ŝetlandoj.

Oni kondukis naftotubojn al komunumo Flotta (Scapa Flow), kiu donis laborlokojn por la lokaj loĝantoj.

Aertrafiko okazas el Aberdeen kaj Inverness al Kirkwall. Pramoj trafikas al Scrabster, Aberdeen kaj al la Ŝetland-insuloj.

Lingvo redakti

La origina(j) lingvo(j) nekonatas: aŭ estis unu aŭ pliaj Pikta, P-kelta aŭ eĉ Q-kelta dialekto(j). Post la eksetlado de la vikingoj ĉiu originala dialekto malaperis senspure, anstataŭigate de Norena lingvo kaj ties posta formo Norno. Dum la 18-a jarcento Nornon fine anstataŭigis la Skota, kiu nuntempe estas anstataŭigata de la Angla.

Partneraj rilatoj redakti

La insularo havas amikajn rilatojn interalie kun

Vidu ankaŭ redakti