Ora (koloro)

koloro
(Alidirektita el Orkoloro)

OrkoloroOra koloro estas gamo da koloroj inter flava kaj oranĝa, samkolora kiel oro, kiam ĝi estas preskaŭ pura kaj proksima ankaŭ al sukceno, (nur uzata en kelkaj cirkonstancoj: pri ornamoj, blondaj haroj, poezie pri citronoj, ktp).

Naŭ nuancoj orkoloraj; la plej brunaj plej for de la orkolora gamo.

Ekzemploj redakti

Sub tiu linio jen kelkaj montroj de orkoloro:

Ekzemploj de orkoloro
Oro (normiga) Nespecifa oro TTT-Oro (Gold)
     
HTML #EABE3F #E5A65E #FFD700
CMYK (10, 25, 85, 0) (10, 40, 70, 0) (0, 16, 100, 0)
RGB (234, 190, 63) (229, 166, 94) (255, 215, 0)
Kolormodelo HSV (45°, 73 %, 92 %) (32°, 59 %, 90 %) (51°, 100 %, 100 %)
Referenco [1] [1] X11[2]

Uzoj redakti

En arto estas uzata metaleca farbo kiu brilas proksimume al la reala oro. Fakte la vera oro (en formo de orfolioj) estis uzata por reprezenti la orkoloron en ornamoj kaj pentraĵoj -speciale en la religia arto de kristanaj preĝejoj-, kiel por ekzemplo por la aŭreolo de sanktuloj. Estis praktiko ankaŭ teksi oron en silko por ŝajnigi orient-tradician aspekton.

Aliaj artaj stiloj pli proksimaj, kiel Secesio, uzis la brilmetalan orkoloron. Tamen, la metaleca aspekto de tiuj pentraĵoj estis akirita pere de pulvo el aluminio kaj pigmentoj anstataŭ el reala oro.

Signifo kaj kulturo redakti

La orkoloro estas en la spektro de koloroj tiu kiu estas populara simbolo de abundo, de la Suno, la riĉo kaj la povo. En aliaj etosoj, oni povas paroli pri orkoloro de saĝeco, de grandaj ideoj kaj konoj. Laŭlonge de la historio, la orkoloro kaj ties nuancoj estis konsiderataj ikonoj de la reĝeco, de forto kaj en variaj okazoj, kiel pruvo de kelkaj dioj kaj kultoj religiaj. Klaraj ekzemploj de tio estas la uzado por la aŭreoloj kiuj estas montrataj malantaŭ la kapoj de sanktuloj; la koloro de la pomo de la malakordo kiun portis Eriso; la sunaj globoj kiuj portis kelkaj el la egiptaj dioj (kiel Ra (mitologio)); aŭ la felo de Ĥaitanio en la kulturo kaj religio de hinduismo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Gallego, Rosa; Sanz, Juan Carlos (2005). Guía de coloraciones. Madrid: H. Blume. ISBN 84-89840-31-8.
  2. en:X11 color names