La orkruca parolado (angle Cross of Gold speech) estis klasika usona politika parolado de William Jennings Bryan la 8-an de julio 1896 en Ĉikago, en la porprezidenta konvencio de la usona Demokrata Partio.

Bryan elokvente atakis tiun dogmon, ke nur oro povas servi kiel mongarantio kaj li finis la parolon tiel: "Oni ne trudu sur frunton de la laboristoj tiun dornan kornon, oni ne krucumu la homaron je ora kruco." Lia parolo tiel entuziasmigis la konvencion, ke la komisiitoj elektis Bryan al prezidenta kandidato, kvankam li estis nur 36 jarojn aĝa kaj li apenaŭ havis spertojn kiel oficisto. Bryan malvenkis en novembro kontraŭ la respublikana kandidato William McKinley.