Orkut (en Esperanto ankaŭ Orkuto) estis virtuala interreta komunumo celanta helpi siajn uzantojn renkonti novajn amikojn kaj mastrumi ekzistantajn konataĵojn. Ĝi ĉesis funkcii en 2014. Ĝia sekvanto (Hello), malgraŭ ke ĝi funkcias en 4 lingvoj (en, es, fr, pt) ĝi neniam plu atingis la samnombran uzantaron.

Per publikado de kiel eble plej precizaj informoj pri si mem forme de profiloj (sociala, profesia kaj persona) ĝuas la unuopaj uzantoj de orkut precipe la eblecon ekkoni aliajn uzantojn kun la samaj interesoj.

Kompare kun alia, plej malnova simila servo Friendster ofertas orkut krome la eblecon fondi specialajn Komunumojn (Communities) pri ajnaj temoj. Por eniri orkuton, oni nuntempe ankoraŭ bezonas esti invitita enen fare de iu jama membro, ĉar orkut troviĝas ankoraŭ en la beta-stato de evoluo.

Orkut estis fondita fare de Orkut Büyükkökten, turkdevena dungito de Google, evoluigita en lia libera tempo kaj laŭ li nomita. La projekto estis lanĉita je la 22-a de januaro 2004.

Esperanto ĉe Orkut

Per sia funkciado orkut estis medio favora al aktivado de diversaj minoritataj komunumoj kaj signife vigle vivas en ĝi ankaŭ esperanto, kvankam la uzanto-interfaco de la sistemo ekzistas nuntempe en la angla , portugala , franca , itala , ĉinia , rusa kaj hispana lingvoj. La komunumo "Esperanto Brasil" jam havas ĉirkaŭ 2.200 membrojn, la komunumo "Esperanto - Oficiala" havas nuntempe uloj el 44 landoj kaj ekzistas ankaŭ ĉirkaŭ 200 aliaj esperanto-komunumoj, pri pluraj temoj tiel, kiel e-muzikistoj, e-instruoj, e-religioj kaj tiel plu.

Kiel videble, al tiu ĉi florado de esperanto en orkut kontribuas plej signife la esperantistoj el Brazilo. Brazilanoj ĝenerale estis la plejmultaj uzantoj (ĉirkaŭ 70% de 18.000.000 aliĝantoj) de orkut, kio estis mirinda fenomeno, kiu iĝis temo de multaj studoj sed ankoraŭ neniu sukcesis ĝin kontentige ekspliki.

Ankoraŭ mankas 45% de orkut por esti tradukita de angla al esperanto. Iu ajn povas helpi per http://services.google.com/tcbin/tc.py[rompita ligilo] .

Eksteraj ligiloj

Oficiala retejo de Orkut.com (ne plu aktiva)

Oficiala retejo de Hello

Artikolo en Libera Folio mencianta orkuton