Orlando Zapata Tamayo

Orlando Zapata Tamayo (n. en Santiago de Cuba, la 15-an de majo 1967 - m. en Havano, la 23-an de februaro 2010) estis kuba masonisto kaj plumbisto kiu apartenis al la politika opozicio kontraŭ la kastrisma reĝimo.

Li estis konata ĉe la amaskomunikiloj pro 86-taga fastostriko dum li troviĝis en karcero, kiu mortigis lin. Amnestio Internacia konsideras lin kiel malliberigiton pro liberesprimo. Tamen, la oficialaj kubaj amaskomunikiloj diris ke Zapata havas longan historion pri civilaj deliktoj antaŭ lia politika aktiveco, kvankam la internaciaj amaskomunikiloj raportis ke en Kubo oni devas vivteni sin per neleĝaj vojoj, kio povus krimigi multajn personojn.

Laŭ la patrino de Zapata, li okazigis sian malsatstrikon proteste al la karceraj kondiĉoj, kio estis poste raportita de multaj eksterlandaj amaskomunikiloj. Por la kuba kanceliero, la morto de Zapata estis respondeco de Usono. Lia forpaso amaskomunikile eĥiĝis, inter aliaj kialoj, ĉar li estis la unua kuba opozicianto forpasinta en kuba karcero ekde 1972, kiam forpasis Pedro Luis Boitel ankaŭ pro fastostriko. La partianoj de la kuba registaro konsideras lin deliktulon konvertita en martiro, dum la disidentoj kaj la kontraŭuloj de la kastrisma reĝimo igis lin simbolo por la kuba disidenteco, akirante elstaran gravecon inter ili. La Eŭropa Komisiono kondamnis tiun okazintaĵon kaj petis al la kuba registaro plibonigi la situacion de la homaj rajtoj.

Li estis arestita la 6-an de decembro 2002 fare de agentoj de la Departemento de Ŝtata Sekureco, akuzita je malobeo, pro kio li estis enkarcerigita dum pli ol tri monatoj. La 20-an de marto 2003, 13 tagojn post lia liberigo, li estis duafoje arestita dum la subpremado konata kiel "Nigra Printempo", per kiu la kuba registaro enkarcerigis 75 disidentojn, kaj sendita al la malliberejo Kilo 8 de Camagüey.

Vidu ankaŭ redakti