Orlești (komunumo, Vâlcea)

Orlești [orleŝtj'] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el kvin vilaĝoj: Aurești, Orlești (la sidejo), Procopoaia, Scaioși kaj Silea.

Orlești
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Vâlcea
Situo 44° 47′ N, 24° 14′ O (mapo)44.79055555555624.2325Koordinatoj: 44° 47′ N, 24° 14′ O (mapo)
Orlești (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
Orlești (komunumo, Vâlcea) (Rumanio)
DMS

situo de Orlești en la distrikto Vâlcea

Alto super maro 187 m
Poŝtkodo 247450
Loĝantaro 3,198 (en 2011; 3.424 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 171879
vdr

Orlești situas sur la dekstra (okcidenta) bordo de la rivero Olt, 15 kilometrojn norde de Drăgășani. Aurești kaj Scaioși situas rekte ĉe rivera baraĵlago, la aliaj partoj transe de la nacia vojo DN64 inter Râmnicu Vâlcea kaj Drăgășani, kiu pasas tra la komunumo. Per la distrikta vojo DJ678 atingeblas la alia bordo de Olt, kie la nacia vojo DN67B kondukas al Pitești. Paralele al DN64 iras la fervojlinio Podu Olt – Piatra Olt, kiu en Orlești havas haltejon.

Jara foiro okazas je la festo de s-taj Petro kaj Paŭlo, la 29-a de junio.[1]

Notoj redakti

  1. Primaria Orlești (rumane) (HTML). Arkivita el la originalo je 2015-07-13. Alirita 2015-07-11.

Eksteraj ligiloj redakti