La ormana tamarino (Saguinus midas) estas primata specio el genro de tamarinoj, kiu apartenas al ungegaj simioj (Callitrichidae). Ĝi vivas en norda Sudameriko kaj apartenas al la plej konataj reprezentantoj de sia genro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ormana tamarino

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Kalitriksedoj Callitrichidae
Subfamilio: Callitrichinae
Genro: Saguinus
Specio: Ormana tamarino
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Saguinus midas

Priskribo redakti

La felo de la ormana tamarino estas malhel-bruna aŭ nigra, nomdonantaj estas la ruĝ-flavkoloraj antaŭaj kaj postaj kruraj manpartoj. La malhela vizaĝo estas senhara, la grandaj oreloj elstaras el la felo. La besto kreskas de 20 ĝis 28 cm kaj atingas korpomason de 475 gr.. La vosto estas pli longa ol la korpo.

Vivareo redakti

Tiu neotropisa specio vivas en norda Brazilo, Gujano, Surinamo kaj Franca Gujano. Ĝi vivas en arbaroj, sur arboj. La arbohakado minacas ilian vivareon.

Vivmaniero redakti

La besto aktivas - kiel ĉiuj ungegaj simioj - tage. Ili vivas en grupoj de kvar ĝis 15, kelkfoje eĉ ĝis 20 simioj. La grupon gvidas dominanta ino.

La ormana tamarino estas ĉiuvoranto, precipe manĝas fruktojn, insektojn kaj lignosukon.

La dominanta ina tamarino pariĝas kun ĉiu virbesto de la grupo (poliandrio). La gravediĝa periodo daŭras 140-170 tagojn post kio naskiĝas plej ofte ĝemeloj. La prizorgado, edukado de la idoj estas tasko de la virbestoj, kiuj portas la idojn kaj eĉ al inbesto por mamsuĉado. La idoj iĝas memstaraj post 2-3 monatoj, seksmaturaj post 16-20 monatoj.