La Orokula klangulo (Bucephala clangula) estas birda specio el familio de Anasedoj el genro Bucephala. Ĝi estis pli frue aldonite erare al genro Clangula. Ties plej proksima parenco estas la samgenra kaj simila specio Islanda klangulo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orokula klangulo
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Bucephala
Specio: B. clangula
Bucephala clangula
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi havas du subspeciojn nome Bucephala clangula clangula en Eŭrazio kaj Bucephala clangula americana en Kanado kaj Usono.

Aspekto redakti

 
Ino

La Orokula klangulo havas averaĝe enverguron de 65-80 cm. Temas pri specio kun seksa duformismo. Maskla plenkreskulo gamas el 45–52 cm longa kaj 888 al 1400 g peza, dum ino gamas el 40–50 cm longa kaj el 500 al 1182 g peza. Tio estas, la masklo estas iomete pli granda ol femalo. Tiu specio estas taŭge nomata laŭ sia orflava okulo (iriso). La masklo havas nigran-blankan nuptoplumaron, kaj en malhela kapo rimarkindas verda irizeco kaj ties plumoj de la kaposupro estas longiĝintaj kaj havigas impreson de pli granda kapo, kiu nomigas la genron[1]. Lia beko estas tutgriza. Li havas ankaŭ malhelan dorson (kun blankaj flankoj kaj strioj super suba ventro videblaj dumnaĝe) kaj blankajn kolon kaj ventron. Inter la bekobazo kaj la okulo situas karakteriza kaj rimarkinda kontraste blanka ovalforma makulo. La femalo ne havas tiun makulon. Kruroj kaj piedoj estas oranĝecflavaj.

La masklo montras fluge nigrecajn flugilojn kun tre kontraste blankaj duarangaj flugoplumoj kaj duarangaj flugilkovriloj. La masklo en eklipsa plumaro malheliĝas, nome la verdeca kapo iĝas malhelbruna, malhelbruniĝas la blankaj dorsoflankoj kaj griziĝas la iam blankegaj kolo kaj subaj partoj. Ĉe kelkaj maskloj la ovalforma bridomakulo iĝas duonluneca, kio similiĝas ĝin al tiu de Islanda klangulo en reprodukta plumaro.[2]

La ino estas tre simila al tiu de Islanda klangulo, nome malhelbruna kapo, blankeca kolumo, helgriza brusto kaj blankaj subaj partoj (ventro). La dorso estas malhelgriza sen la blankaj dorsoflankoj de la masklo. Dumfluge videblas kiel ĉe la masklo blankaj duarangaj flugoplumoj, sed la duarangaj flugilkovriloj estas malhelaj. Ŝia beko estas griza kun nigreca pinto kaj flaveca antaŭ pinta bendo; tiu karaktero estas unu el malmultaj diferencoj rilate al la ino de Islanda klangulo, kiu havas pli etendan flavan parton kaj malplilongan bekon ĝenerale. Krome la ino de la Orokula klangulo, estas kiel ĉe sia masklo, pli pinteca ĉe kapopinto.[3]

La junulo estas tre simila, sed kun beko tutgriza.[4]

Vivmaniero redakti

 
Klangularo

Ĝia nutraĵo estas insektoj, ties larvoj, moluskoj, kankroj. Ĝi serĉas la nutraĵon eĉ en profundo de 8 m, sub ŝtonoj.

Tiuj maraj anasoj manĝas subakve. Dum la tut ajaro ĉirkaŭ 32% de ties predo estas krustuloj, 28% estas akvaj insektoj kaj 10% estas moluskoj. Insektoj estas la hegemonia predo dum la reprodukta sezono kaj krustuloj estas la hegemonia predo dum migrado kaj vintrumado. Ialoke ankaŭ ovoj de fiŝoj kaj akvaj plantoj povas esti gravaj manĝeroj.

Tiu specio siavice povas fali predo de diversaj akcipitroj, gufoj kaj agloj, dum inoj kaj idoj estis foje predataj de ursoj (specioj de Ursus), de diversaj musteloj (specioj de Mustela), vizonoj (Mustela vison), lavursoj (Procyon lotor) kaj eĉ de la Brustornama pego (Colaptes auratus) aŭ de la Komuna sciuro (Tamiasciurus husonicus).

Generado redakti

 
Paro
 
Bucephala clangula - MHNT

Ĝi nestas en akvoproksima kava arbo. Ĝi kovas 6-11 ovojn dum 30 tagoj. La frumaturaj idoj iĝas memstaraj post 60 tagoj.

Ofte la naturaj arbokavaĵoj estas farataj de rompitaj branĉoj, se ili ne estas faritaj de Blankvizaĝa nigropego aŭ de Nigra pego, la ununura arbokavantaj animaloj kiuj faras kavaĵon sufiĉe grandan por normale gastigi klangulon. Averaĝa ovogrando estas de larĝo de 43.3 mm, de longo de 59.3 mm kaj pezo de 64 g. La periodo de kovado gamas el 28 al 32 tagoj. La ino faras la tutan kovadon kaj estas abandonata de la masklo 1 aŭ 2 semajnojn post ovodemetado. La junuloj restas en la nesto dum ĉirkaŭ 24–36 horoj. Nestoparazitado estas tre komuna kaj kun aliaj Orokulaj klanguloj same kiel kun aliaj anasaj specioj kaj eĉ oni trovis ovojn de Dukolora hirundo aŭ de Eŭropa sturno mikse kun la ovoj de Orokula klangulo! La idaroj komune ekmiksiĝas kun tiuj de aliaj inoj kiam ili iĝas pli sendependaj. Junuloj de klanguloj estis foje konkurence mortigataj de aliaj klangulaj patrinoj, de Granda kolimbo aŭ de Grizvanga grebo. La junuloj kapablas flugi post 55–65 tagoj de aĝo.

Distribuado redakti

 
Fluge super rivero Rideau, Otavo, Ontario

Ties reprodukta habitato estas tajgo. Ili troviĝas en lagoj kaj riveroj el borealaj arbaroj tra Kanado kaj norda Usono, Skandinavio kaj norda Rusio. Ili estas migrantaj kaj vintras ĉefe en protektataj marbordaj akvoj aŭ malfermaj internaj akvoj je pli moderklimataj latitudoj. Nature ili nestumas en kavaĵoj de grandaj arboj. Ile pretas uzi nestoskatolojn, kaj tio permesis sanan reproduktan populacion establiĝi en Skotlando kie ili pliiĝas kaj malrapide disiĝas danke al helpo de nestoskatoloj. Ili estas kutime komunaj vintre ĉe lagoj de Britio kaj kelkaj kuraĝiĝas nestumi en nestoskatoloj, kiujn omi metas por havi ilin tie la tutan jaron.

La Orokula klangulo estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Proksimume 188,300 Orokulaj klanguloj estas mortigataj de ĉasistoj en Nordameriko dum la 1970-aj jaroj, reprezente ĉirkaŭ 4% el la totala nombro de anasoj mortigataj en la regiono dum tiu periodo. La indico estas probable simila nuntempe. Kaj la reprodukta kaj la vintra habitato de tiuj birdoj estis degradata pro klarigado kaj poluado. Tamen tiu estas la ununura anaso en Nordameriko kiu eligas mallongdaŭran profiton el la laga acidigo.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. La latina scienca nomo estas kunmetaĵo de du radikoj el antikva greka "bu" kaj "kefalos" signife respektive "de bovo" kaj "kapo".
  2. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝo 42 kaj 43.
  3. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝo 42 kaj 43.
  4. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝo 42 kaj 43.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
  • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.
  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • T. Bartlett: Ducks And Geese - A Guide To Management. The Crowood Press, 2002, ISBN 1-85223-650-7
  • Hartmut Kolbe: Die Entenvögel der Welt. Ulmer Verlag 1999, ISBN 3-8001-7442-1
  • Erich Rutschke: Die Wildenten Europas – Biologie, Ökologie, Verhalten, Aula Verlag, Wiesbaden 1988, ISBN 3-89104-449-6